Apologio
El Vikipedio
Apologio, el la greka apologia (defendo), estas la defendo de iu ajn, ĝenerale laŭdante tiun. En tiu senco, estas verko "Apologio" de Apulejo kiu, kontraŭ opozicio de edzina familio, verkis, en 173, specon de autobiografio. Platono ankaŭ verkis Apologion de Sokrato (pri kiu ekzistas du tradukoj en Esperanto; vidu ĉe Platono), ktp.
En 1 Petro 3:15, aperas la vorto apologían ("defendan respondon" en la Esperanta traduko) en la senco apogi aŭ defendi la kristanismon antaŭ tiuj kiuj pensas malsame, aŭ kiuj batalas kontraŭ ĝin. De tio, en teologio oni nomas apologio la skriban aŭ perbuŝan defendon de kristanismo. Ekde antikvo, tiu defendo apogiĝis sur la filozofio kaj karakteriziĝis per inteligenta mensa laboro.
La klasika apologio baziĝas sur la ideo laŭ kiu la kristanaj veroj estas evidentaj kaj oni povas demonstri ilin per objektivaj pruvoj.
En Esperanto aperis la "Apologio" de Tertuliano el la jaro 179 en traduko de Gerrit Berveling.