Tertuliano
El Vikipedio
Quintus Septimius Florens Tertullianus, en Esperanto konata kiel Tertuliano (ĉ 160-ĉ 230) estas grava Latinlingva aŭtoro de l' frua kristanismo. Eklezi-historie li pleje gravas kiel defendanto de la kristanismo kontraŭ la pagana mondo, en kiu li vivis, kaj pro tio, ke plurajn gravajn teologiajn terminojn li uzis kiel unua. Ekzemple la vorto "Trinitas" (fakte trieco, de kie oni ekuzis: Triunuo) por la teologia tipe kristana aserto, ke Dio estas la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.
[redaktu] lia vivo
Li naskiĝis en Kartago, kiel filo de Romia oficiro. Kelkaj asertas, ke Ario estas malproksima parenco lia. Ĉirkaŭ la jaro 190, pli malpli 30-jara, li konvertiĝis al kristanismo. Li studis en Romo la klasikajn fakojn (gramatiko, retoriko, juro) kaj laboris kiel advokato. Ĉ 195 li revenis al Kartago, kie li ekaktivis teologie. En lia verkaro ofte konstateblas jurista rezonado. Interalie li verkis kontraŭ la Judoj, kontraŭ Gnostiko, kontraŭ Marciono, kontraŭ pluraj herezoj kaj kontraŭ baptado de infanoj. En sia Apologio li brile defendis kristanismon.
Pli poste li aliĝis al kristana movado, kiu etike estis pli ekstrema ol la ĝenerala katolika eklezio: montanismo.
Dum la persekutadoj epoke de imperiestroj Komodo (180-192) kaj Septimio Severo (193-211) li verkis interalie la libreton "kuraĝigo al la Martiroj". El la sama periodo datiĝas la Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita, kiun pli frue oni atribuis al li; nuntempe kelkaj supozas, ke Tertuliano almenaŭ redaktis ĉi tekston.
Lia influo estas grava al la verkoj de Cipriano kaj Aŭgustino.
[redaktu] verkoj
Pli malpli 30 verkoj restas de Tertuliano. Oni dividas ilin en 4 kategoriojn:
apologiaj verkoj: plej gravaj estas Apologio, La atestaĵo de l' animo.
polemikaj verkoj: kontraŭ Marciono, Judoj, Valentino, Prakseaso k.a.
doktrinaj verkoj: ekzemple pri bapto, pri la animo.
praktikaj verkoj: ekzemple pri pacienco, fuĝado dum persekutado...
[redaktu] en Esperanto aperis
- Apologio (Latine: Apologeticus) - tradukis Gerrit Berveling; - 1982 - eldonejo VoKo, 116 p.
- Kuraĝigo al la Martiroj (Latina Ad Martyras) - trad. G. Berveling; - 1986 - eld. VoKo, 12 p.