Aruŝo
El Vikipedio
Aruŝo (svahile Arusha) estas urbo en la nord-oriento de Tanzanio, ĉefurbo de la regiono Aruŝo. Ĝiaj koordinatoj estas 3° 21' 53" S, 36° 40' 29" E Mapo. Ĝi situas je alto de 1.400 metroj super marnivelo kaj havas 341.155 loĝantojn (2005-01-01).
Aruŝo estas industria centro en regiono agrokultura, kiu produktas precipe kafon, kotonon, juton, tanacetojn, kokosojn kaj sisalon. Fervojo ĝin ligas al la havenoj de Tango kaj Mombaso (en Kenjo). Nacia flughaveno ne nur ligas ĝin al aliaj tanzaniaj urboj, sed ankaŭ al naturparkoj, ekz. parko Serengeti. La plej proksima internacia flughaveno, Flughaveno Kilimanĝaro, distancas ĉ. 50 kilometrojn.
Pro sia situo proksime al pluraj naturparkoj kaj al monto Kilimanĝaro Aruŝo estas la centro de turismo de Tanzanio.
En novembro 1995 Unuiĝintaj Nacioj en Aruŝo instalis internacian puntribunalon pri Ruando por juĝi la krimojn de genocido faritajn en Ruando en 1994.
[redaktu] Ĝemelaj urboj
Aruŝo ĝemeliĝis kun Durham kaj Kansasurbo, ambaŭ en Usono.