Regiono Aruŝo
El Vikipedio
Aruŝo (svahile Mkoa wa Arusha) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝi havas 1.292.973 loĝantojn (censo de 2002). Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Aruŝo; pliaj urboj estas Monduli (en la sudo), Longido kaj Loliondo (en la nordo).
La regiono estas subdividita al kvin distriktoj:
- Arumeru
- urbo Aruŝo
- Karatu
- Monduli
- Ngorongoro
La tuta norda flanko de la regiono limas al Kenjo. Krome ĉirkaŭas ĝin kvar tanzaniaj regionoj:
- Regiono Kilimanĝaro oriente
- Regiono Manjaro sude; tiu regiono ĝis majo 2005 estis parto de regiono Aruŝo
- Regiono Ŝinjango okcidente
- Regiono Maro okcidente
En la regiono troviĝas la internacia flughaveno Kilimanĝaro, kiu servas precipe al la urboj Aruŝo kaj Moŝi. Ĝi havas grandan signifon por turismo. En 2004 250.000 turistoj vizitis la rezervejon Ngorogoro.
Regionoj de Tanzanio | ||
---|---|---|
Tanganjikio | ||
Aruŝo · Daresalamo · Dodomao · Iringo · Kagero · Kigomo · Kilimanĝaro · Lindi · Manjaro · Maro · Morogoro |
||
Zanzibaro | ||
Norda Pembo · Suda Pembo · Centra-Suda Unguĵo · Norda Unguĵo · Urba-Okcidenta Unguĵo |