Avesnes-sur-Helpe
El Vikipedio
Avesnes-sur-Helpe urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
Departemento | Nord (subprefektejo) |
||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe (ĉefurbo) |
||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Alain Poyart 2001-2008 |
||||
Areo | 2,24 km² | ||||
Alto super maro | De 143 al 188 m | ||||
Loĝantoj | 5.003 (51.686 kun ĉirkaŭurbo) 1999 |
||||
Loĝdenso | 2.233 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 59440 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59036 |
Avesnes-sur-Helpe estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj enhavas proksimume 5.000 loĝantojn.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Avesnes-sur-Helpe donis sian nomon al la ĉirkaŭa regiono, Avesnois, kiu ĉefe konsistas el valetoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. La regiono Avesnois estas trafluita de la rivero Helpe Majeure, kaj Avesnes troviĝas sur la maldekstra bordo de tiu ĉi.
[redaktu] Historio
Avesnes-sur-Helpe estis fondita je la 11-a jarcento de iu Wédric Le Barbu. La filo de tiu ĉi, Thierry, konstruis la unuajn ĉirkaŭmurojn. La urbeto, tiam sur la teritorio de la Sankta Romia Imperio, estis sekve detruita en 1477 de la franca reĝo Ludoviko la 11-a.
En 1556, Avesnes tre mallonge fariĝis franca kaj estis cedita al Hispanio. La urbeto refariĝis franca nur unu jarcento poste, en 1659, laŭ la traktato de la Pireneoj. Vauban tiam konstruis novajn murojn.
Je la fino de la Unua mondmilito, ekde marto ĝis septembro 1918, Avesnes estis la estrarejo de Paul von Hindenburg, kie li direktis la lastajn batalojn. Je la 15-a de junio, la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a eĉ venis al Avesnes por inspekti la militistojn.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Placo de generalo Leclerc
- Preĝejo Sankta Nikolao
[redaktu] Lokaj famuloj
- Jessé de Forest