Baia de Arieş
El Vikipedio
Baia de Arieş (hungare: Aranyosbánya, Offenbánya; germane: Offenburg) estas urbo en Rumanio laŭ la Arieş sudokcidente de Turda. En 1910 ĝi havis 956 loĝantojn [rumanoj, hungaroj); en 1992 3521. Ĝia unua mencio skribe estas en 1325. Ĝi estis fondita de germanal ministoj, sed de la 14-a jarcento progresive hungariĝis kaj en la 19-a jarcento rumaniĝis. Ĝi estis en la mezepoko unu el la centroj de valormetal- kaj kolormetalminerado. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Alsó-Fehér vármegye). Administre apartenas al ĝi Brăzeşti, Cioara de Sus, Muncelu, Sartăş, Simuleşti.