Turda
El Vikipedio
Turda (hungare: Torda, germane: Thorenburg) estas urbo en Rumanio ĉe la orienta piedo de montaro de Gilău laŭ la rivero de Arieş, flankrivero de Mureş, sudoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 13 mil 455 loĝantoj (hungaroj, rumanoj, ciganoj, germanoj); en 1992 61 mil 200 el kiu pli ol 80% estis rumanoj. Proksime de ĝi troviĝas la fendego de Turda, teritorio defendata pro ĝiaj geologiaj formaĵoj kaj faŭno. Ĝi estis unue menciita skribe en 11-a jarcento. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). En 1568 la landkunveno de Transilvanio tie proklamis la liberecon de luteranisma, reformita, katolikisma kaj unitariisma religioj. Oni aligis al ĝi Poiana (Aranyospolyán), Oprişani (Keresztes), Turda Nouă. Inter 1932-1940 aperis en urbo hungarlingva semajnrevuo kun titolo Aranyosszék.
[redaktu] Renomaj personecoj de Turda
- Miklós Bogáti Fazekas (4-a de decembro 1548 - ?, post 1598) poeto.
- Miklós Jósika (28-a de aprilo 1794 - Dresden, 27-a de februaro 1865), hungara verkisto.
- László Kőváry, (1819-1907), hungara historiisto.
- Károly Viski (1883-1945), hungara etnografo, verkisto.
- Samu Borbély (23-a de aprilo 1907 - Budapest 14-a de aŭgusto 1984) matematikisto, aniversitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio.
- Étienne Hajdu, Hajdu István (1907-1996), hungardevena franca skulptisto.
- Ádám Anavi {26-a de februaro 1909) poeto, dramverkisto.
- Zsigmond Gyallay-Pap (7-a de junio 1909 – Englewood, New Jersey, Usono, 1-a de majo 1975) ĵurnalisto
- Dezső Baróti ĝis 1911 Kratochfill (12-a de oktobro 1911 - Budapest, 5-a de septembro 1994) literaturhistoriisto
- Ion Raţiu (1917-2002), rumana politikisto.
- Albert Nagy, hungara pentristo.
- László Darkó (22-a de majo 1924 – Cluj, 13-a de februaro 1970) – arthistoriisto, pentristo
- Elek Csetri (1924), universitata profesoro, historiisto.
- Matyó Tordai (1925-1998), popolpoetino.
- Ági Szabó (1926-1977), hungara aktorino.
- Annamária Albert (1926), operkantistino.
- János Székely (1929-1992), hungara poeto, verkisto.Pri la aŭtoro angle
- László Miske (1935), aktoro.
- István Sigmond (31-a de julio 1936), verkisto.
- Aladár Lászlóffy (1937), hungara poeto, vekistoDiĝitala Literatura Akademio hungare
- Csaba Lászlóffy (1939), hungara poeto, verkisto
[redaktu] Bibliografio
- Orbán Balázs: Torda város és környéke, 1889.