Bam-Citadelo
El Vikipedio
Bam-Citadelo, (Arge Bam en la persa) la plej granda Adoba konstruaĵo en la mondo registrita far Unesko kiel Monda Kulturheredaĵo trovas sin en Bam-urbo, ene de Kerman-provinco, sud-oriente de Irano. Tiu ĉi enorma citadelo, kiu situas sur la mondfama Silkvojo, konstruiĝis antaŭ almenaŭ 2500 jaroj kaj ĝis 1850 enhavis loĝantojn. Ne estas certe kial oni forlasis ĝin tiam.
La tuta konstuaĵaro fakte estas granda fortreso, en kies koro trovas sin la citadelo, sed pro la imponego de la citadelo, staranta sur la plej alta loko, oni nomas la tutan fortreson “Bam-citadelo”.
Enhavo |
[redaktu] Pri Bam-urbo
Bamo estas malgranda urbo, ĉ. 1100 metrojn super la marnivelo, situanta sur la historie fama Silkvojo. Ĝi troviĝas en Kerman-provinco sud-oriente de Irano, sude de Kerman-urbo kaj norde de la Persa Golfo kaj la Omana Maro. Mildveteraj vintroj kaj tre varmaj someroj karakterizas la klimaton de tiu ĉi regiono, tiel ke la arboj ekburĝonas en la lastaj tagoj de februaro. Kiel plej multaj dezertaj lokoj, la noktoj eĉ dum la plej varmaj tagoj de la somero, estas malvarm(et)aj.
Pri la fondo-dato kaj -kialo de la citadelo ekzistas diversaj opinioj. Iuj kredas ke Bam-urbo fondiĝis dum la imperio de Partoj – tre potenca irana imperio – kaj estis tute florinta jam en la 10 jarcento. Ekonomie kaj komerce, Bamo okupis tre gravan lokon en la regiono kaj la plejmulto el ĝiaj tekstilaĵoj kaj vestaĵoj ĝuis mondfamon. Ibne-Haŭgal (943-977), la vojaĝanta araba geografiisto en sia libro Surat-ol-arz (La Ter-figuro) skribis:
- “…Tie oni teksas bonegajn, belajn kaj daŭremajn ŝtofojn kotonajn kiuj elsendiĝas al foraj landoj kaj urboj; tie oni ankaŭ faras bonegajn vestaĵojn, ĉiu el kiuj kostas ĉirkaŭ 30 dinarojn; ili vendiĝas en Ĥorasano, Irako kaj Egiptio.”
[redaktu] Deveno de vorto Bamo
Pri la deveno de la vorto Bamo, ekzistas ligoj eĉ al la miteca historio de Irano, nome laŭ-rakonte Bamo estas aliformiĝo de de la vorto Bahmano, kio estas nomo de reĝo pri kiu Ferdoŭsi (940?-1020?), la plej renoma epopeisto irana, rakontas en sia plej fama verko Ŝahnameo (Libro de Reĝoj), verkita dum 30 jaroj (980-1010). Tiu ĉi epopeo, konsistanta el 60,000 rimohavaj poemlinioj, estas la plej antikva libro skribita en la moderna persa, kaj ĉiverke Firdoŭsi kaj kristaligis la persan lingvon (post kiam la araba estis disvastigita en Irano sekve de alveno de Islamo), kaj disponigas pri la 1.5-jajmillonga historio de Irano de antaŭ Aĥemenidoj (la unua persa dinastio reĝa en 7a jc. a.K.), t.e. Piŝdadida-periodo, ĝis la islama alveno, t.e. jaro 641. Bahmano estis la filo de Esfandijaro kiu estis batalinta kontraŭ Rostamo, unu el la ĉefherooj en Ŝahnameo. Kiel Fedoŭsi epopee rakontas, Bahmano batalas kontraŭ la filo de Rostamo, nomata Faramarzo. Sablo-ŝtormo malhelpis Faramarzon kaj Bahmano venkis en la batalo kaj tial festokaze konstruigis fortreson sur la ŝtona monteto tie, kie nun situas Bam-citadelo.
La areo de Bam-citadelo estas proksimume 180,000 kvadratmetrojn, kaj ĝi estas ĉirkaŭita de muregoj 6-7 metrojn alta kaj 1815 metrojn longa! Ekzistas du gvat-turegoj ene de la plej interna limmurego nomataj “Veku-turegoj”, dum entute ekzistas 67 diversaj turoj dise en la antikva regiono de Bamurbo.
[redaktu] Urb-desegnaj kaj arkitekturaj ecoj de la Citadelo
La arkitekturo kaj planado de la citadelo estas tre genie elpensita divers-vidpunkte. Ekz. de la nuna formo de ĝi, oni bone povas konstati ke ekde la unua paŝo en la desegnado, la planinto(j) estis antaŭvidinta(j) la tutan finan formiĝon de la konstruaĵo-urbo, kaj dum ĉiu fazo de konstruado, la jam konstruita parto ĝuis kompletecan figuron ĉu 2-dimensie ĉu 3-dimensie, kaj ĉiu parto tre bone povis “kunkudriĝi” al la aldonota parto de la posta konstrufazo.
La citadelo situas centre de la fortreso-urbo, sur la plej alta loko ebliganta la plej foran kaj vastan videblecon sekurec-cele. La okulfrapa impono de la citadelo, kaŭzis ke oni nomu ankaŭ ĉiujn aliajn konstruaĵojn ĉirkaŭe de ĝi, per “Bam-citadelo”!
En la arkitektura formo de Bam-citadelo distingeblas du apartaj partoj:
- 1- La regantejo ene de la plej interna ĉirkaŭmurego, entenanta la citadelon, kazernon, muelejon, 4sezonan domon, akvoputon (digita en la ŝtona tero kaj ĉ. 40 metrojn funda!), kaj stalon por 200 ĉevaloj.
- 2- La regatejo ĉirkaŭanta la regantejon, konsistas el: ĉefa enirejo de la tuta fortreso-urbo, bazaro laŭlonge de la spina akso sud-norda (konektante la enirejon al la citadelo), ĉirkaŭ 400 domoj kaj ties bezonataj publikaj konstruaĵoj kiel lernejo, sportejo, ..
Inter la domoj tri diversaj tipoj rekoneblas:
- A- plimalgrandaj domoj kun 2-3 ĉambroj por la malriĉaj familioj,
- B- pligrandaj domoj 3-4-ĉambraj por la meza socia klaso, iuj el kiuj disponas ankaŭ pri verando, kaj fine:
- C- plej luksaj domoj kun pli multaj ĉambroj diversdirektaj taŭgaj por la diversaj sezonoj de la jaro kune kun grandaj kortoj kaj staloj apude. Tiaj ĉi domoj ne troviĝas en granda nombro en la fortreso.
Ĉiuj konstruaĵoj estas faritaj de nebakitaj argilaj brikoj, t.e. adoboj. Verŝajne Bam-citadelo estas la plej granda adob-konstruaĵo en la mondo. Unesko registris ĝin kiel universalan kulturan heredaĵon.
[redaktu] Sekurigaj ecoj de la citadelo
Kiam la pordego de la urbo fermiĝis, neniu homo aŭ besto povis eniri ĝin. En tia situacio, la enloĝantoj povis daŭrigi sian vivadon por longega tempodaŭro, ĉar ili jam disponis pri la akvoputo, plantitaj teroj kaj eĉ brutoj kaj dombestoj. Do en la kazo de sieĝiĝo de la fortreso-urbo, la loĝantoj povis enesti la urbon dum ties soldatoj povis konvene defendi ĝin tra la altaj muregoj kaj turoj.
[redaktu] Veter-mildigaj ecoj en la citadelo
Krom la gvat-turoj kaj ornamitaj mureg-pintoj, sur la ĉiel-linio de la fortreso, rimarkindas ankaŭ la vent-kapliloj aŭ vento-turoj (perse badgir). Ili estas eliĝintaj ĉielen el la diversaj konstruaĵoj por kapti la agrablan venton kaj konduki ĝin malsupren enen de la internaj spacoj de la domoj; iam super-pasante la surfacon de akvobaseneto en la domo kaj por pli malvaimiĝi kaj por esti senpolvigita kaj por mildigi la sekecan aeron dezertan. Variaj vento-kaptiloj estas utiligitaj an diversaj lokoj. Ekz. ekzistas 4-direktaj vento-turoj por pli grandaj kaj pli gravaj konstruaĵoj, kiuj kapablas kapti divers-direktajn ventojn dum diversaj tagnokt-periodoj en ĉiuj sezonoj. Ekzistas ankaŭ 1-direktaj ventkaptiloj por malpligrandaj domoj.
[redaktu] Unu el la plej allogaj turismaj atrakcioj
Ekde la mezo de la 19a jc., la fortreso komencis forlasiĝi pro ne certaj kialoj. Nun ĝi estas unu el la plej allogaj turismaj lokoj en la regiono, kiun ĉiujare vizitas multegaj turistoj ĉu enlandaj ĉu eksterlandaj.
[redaktu] Ter-trema detruo
La 26an de decembro 2003, ĉ. 2:00 UTC (5:30 laŭ la loka tempo), la enorma konstruaĵo preskaŭ tut-detruiĝis per tertremo. Laŭ diversaj pritaksoj preskaŭ %80 de la urbo Bamo estas detruita, 20,000 homoj pereigitaj kaj 30,000 aliaj vunditaj.
[redaktu] Fontoj
- La artikolo "Bam-Citadelo", far Asad Mahbub, unuafoje aperis en Irana Esperantisto, n-ro 4, jaro 2, somero 2003, 40 p., p.5-7. Ties fontoj estis:
- Perslingva libro: Arge Bam (Bam-citadelo), far Davud Yusof-zade, Bamo: M. Mohammadi-zade, 1998, 160 p.
- Bam-citadelo (angle kun bildoj)
- Bam-citadelo (angle kun bildoj)