Irano
El Vikipedio
جمهوری اسلامی ايرا |
|
Nacia himno: Sorud-e Meli-je Ĝomhuri-je Eslami |
|
Nacia devizo: استقلال آزادی جمهوری اسلا |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | persa (farsi) azerbajĝana kurda beluĉa araba |
Ĉefurbo | Tehrano (12 mln) |
Religio(j) | islamanoj, bahaanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj |
Areo % akvo |
1.648.000 km² 0,7% |
Loĝantaro Loĝdenso |
68.017.860 (julio 2005) 42/km² |
Valuto | irana rialo (IRR) |
Horzono | UTC +3,5 |
TTT ; Landkodo ; Tel. | .ir ; IR ; 98 |
Politiko | |
Politika sistemo | Islama Respubliko |
Ŝtatestro | Spirita gvidanto Ajatolo Sejed Ali Ĥamenej (1989) |
Ĉefministro | prezidento Mahmud Ahmadineĵad (2005) |
Nacia tago | 11-a de februaro (tago de revolucio) |
Sendependeco | 11-a de februaro 1979 |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | Irana Esperanto-Asocio |
Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.
Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.
- Landkodo: IR.
- E-nomo: [m] Persio, Persujo; [o] Islama Respubliko Irano.
- Nacia nomo: Ĝomhuri-je Eslami-je Iran.
- Etimologio: landnomo devenas el malnova Ariana - "Lando de Arjoj". Ĉi tiu termino estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco Parsi aŭ Farsi. En 1935 ŝtata registaro turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Ĝis 1979 ĝi prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhuri-je Eslami-je Iran).
- Areo: 1.648.000 kv.km.
- Politika sistemo: autoritata islama respubliko.
- Spirita gvidanto: Ajatolo Sejed Ali Ĥamenej (1989).
- Ŝtatestro: prezidento Mahmud Ahmadineĵad (2005).
- Leĝdona organo: unuĉambra parlamento (Maĝlis; 270 membroj).
- Ĉefurbo: Tehrano (12 mln).
- Adm. divido: 28 provincoj.
- Urboj: Esfahano (1 mln), Maŝado (1,5 mln), Tabrizo (1,8 mln), Ŝirazo (0,8 mln), Kaŝano (0.3 mln).
- Loĝantaro: 70.000 mil (2005), inter ili persoj 48%, azerbajĝananoj 24%, kurdoj 10%, gilananoj 8%, araboj 3%, luroj 2%, beluĉoj 2%, turkmenoj 2%, aliaj 1%.
- Ŝtatlingvo: persa (farsi).
- Parollingvoj: azerbajĝana, kurda, beluĉa, araba.
- Kredantoj: islamanoj, bahaanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj.
- Nacia festo: 11-a de februaro (tago de revolucio).
- Monunuo: irana rialo.
- Eksporto: nafto, tapiŝoj, frukto, kotono, tekstilaĵo.
- GNP: 109 mlrd $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: de la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de Reza Pahlavi, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomo de Persio al "Irano". Post la Dua mondmilito, ĉefministro Mohammed Mossaddeg naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO milita bloko. En la fino de 70-aj jaroj komencis batalo kontraŭ la ŝaha reĝimo. En 1979 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, Ajatolo Ruhollah Ĥomejni, deklaris islaman respublikon. La nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformisman politikon.
[redaktu] Provincoj
Irano entenas 30 provincojn:
- Provinco Tehran
- Provinco Gom
- Merkezi
- Provinco Gezvin
- Gilano
- Provinco Ardebil
- Provinco Zenĝan
- Orienta Azerbajĝano
- Okcidenta Azerbajĝano
- Provinco Kurdistan
- Provinco Hemedan
- Provinco Kermanŝah
- Provinco Ilam
- Lorestano
- Ĥuzestano
- Ĉehar Mehal kaj Beĥtiari
- Kohgilujeh kaj Bujer Ahmed
- Provinco Buŝehr
- Fars
- Hormozgano
- Sistan kaj Baluĉistan
- Provinco Kerman
- Provinco Jezd
- Provinco Esfahan
- Provinco Semnan
- Mazenderano
- Golestano
- Norda Ĥorasano
- Ĥorasano Razavi
- Suda Ĥorasano
En 2004 efektiviĝis leĝo, kiu dividis la provincon Ĥorasano en tri novajn provincojn: Norda Ĥorasano, Ĥorasano Razavi, kaj Suda Ĥorasano.
- Heredaĵo: Esfahano (moskeoj kaj ĝardenoj de Persa ora epoko), Persepolis (Dariusa palaco), Ĉonga Zanbil; persa eposo - Ŝah-Name (X jc.).
[redaktu] vidu ankaŭ
- Historio de Irano
- Iranaj artistoj
- Perslingva literaturo
- Listo de urboj de Irano
- Landnomoj
[redaktu] eksteraj ligoj
- malnovega historio de Irano (france)
- (1)alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano (france)
- la situacio de bahaanoj en Irano (angle)
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Kategorioj: Azio | Irano