Barbosa Lima Sobrinho
El Vikipedio
Alexandre José BARBOSA LIMA Sobrinho [aleŝandrj ĵoze barboza lima sobrinjŭ] (naskiĝis en la 22-a de januaro, 1897, en Recifo, kaj mortis en la 16-a de julio, 2000, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila advokato, ĵurnalisto, eseisto, historiisto, profesoro kaj politikisto. Li estis la kvara okupanto de la Seĝo 6 de Brazila Beletristika Akademio. Barbosa Lima Sobrinho faris la antaŭparolon de la Antologio de brazilaj rakontoj, kiu enhavas unu rakonton lian.
[redaktu] En Esperanto
- Aventuroj de bukedo da floroj dum revolucia tago, rakonto (traduko de Sebatião de Albuquerque, en Antologio de brazilaj rakontoj).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Brazila Beletristika Akademio (Brazil-portugale)