Baseno de Transilvanio
El Vikipedio
Baseno de Transilvanio (rumane: Podişul aŭ Depresiunea Transilvaniei, hungare: Erdélyi-medence) estas la plej ĉirkaŭfermata baseno en la orienta regiono de la Karpat-baseno en la ringo de la Karpatoj kaj de la randmontaro de Transilvanio en Rumanio. Ĝiaj plej valoraj krudmaterialoj estas la salo kaj la tergaso.
La loĝantaro estas miksa: kaj rumana kaj hungara. Plejgrandnombre popolumas ĝin rumanoj. La hungaroj kaj la saksoj loĝas en makuloj kaj en diasporoj. La teritorio de saksoj estas precipe la regiono de Sibiu, Mediaş kaj Bistriţa. La setlegejoj de la hungaroj troviĝas precipe en Baseno de Călăţele, Cluj kaj en la orienta parto de la Sikullando. La Ebenaĵo de Transilvanio estas loĝata kaj de rumanoj kaj de hungaroj. La trafika, kultura kaj industria centro de la baseno estas Cluj-Napoca, malnova universitata urbo.