Cluj-Napoca
El Vikipedio
- Situo: 23° 36’ OR, 46° 46’ NO Mapo
- Horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 318 mil
- Rumana nomo: Cluj-Napoca /SAMPA/: [klujh napoka]
Cluj-Napoca [kluĵ napoka] estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (judeţ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someşul Mic, 440 km nord-okcidente de Bucureşti. Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitato Babeş-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio). Hungara nomo estas Kolozsvár, germana nomo estas Klausenburg. En la centra placo de la urbo ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 894 estas aligita al ĝi Cartierul Mănăştur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăştur kaj Someşeni en 1950.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Germanaj koloniistoj fondis urbon en la 13-a jarcento ĉe bordo de rivero "Someşul Mic". En la tempo de romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (coloniae) nomita Napoca, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la "migrado de la popoloj".
Ekde 1790 ĝis 1867 Cluj estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ Cluj-Napoca estas kultura centro de la hungara minoritato en Rumanio. Loko kie Gábor Bálint gvidis Esperanto-kurson. Ĝis 1974, la urbo nomiĝis Cluj. La iaman dakan/romian nomon oni aldonis al Cluj en 1974, por festi 1850 jarojn de urbeco.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Kulturaj institucioj
[redaktu] Revuoj kaj ĵurnaloj
[redaktu] Vidindaĵoj
- La Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca
- Skulptaĵo Sankta Georgo de fratoj Márton kaj György Kolozsvári[1]
- Tombejo Házsongárd
[redaktu] Bibliografio
- Lászlóffy Aladár, foto: Kántor László: Házsongárd, Budapest, Helikon, 1989. (hungarlingve)
- Gaal György: Kalauz a régi és új Kolozsvárhoz Kolozsvári séták (Promenadoj en Cluj-Napoca), Kolozsvár, 1992.(hungarlingve)
- Gyarmathy Zsolt: Nyilvánosság és magánélet a békeidők Kolozsvárán, Kolozsvár, 2005. en Korunk,(hungarlingve)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Retejo de urbo
- Retejo de urbestrejo
- Haĵongard-tombejo
- [2]
- Portalo hungare
- Popolnombrado 2002
- Kronologio historia de Cluj-Napoca (hungarlingve)