Baza mezlernejo
El Vikipedio
Baza mezlernejo estas speco de mezlernejo en tiuj ŝtatoj, kiuj post la elementa lernejo grupigas lernantojn laŭ siaj intelektaj kapabloj en diversaj tipoj da lernejoj (krom la baza mezlernejo en reallernejo, gimnazio aŭ liceo), kaj estas la lernejo por la malpli kaj averaĝe kleraj lernantoj.
[redaktu] Germanio kaj Aŭstrio
En Germanio kaj Aŭstrio, kies ŝtata lerneja sistemo ĝenerale aplikas tian lernejan sistemon (kvankam ĝi permesas certajn esceptojn), tia "baza mezlernejo" nomiĝas "Hauptschule".
En Germanio la lerneja sistemo iom diversas laŭ federacia lando. Post kvar jaroj da elementa lernejo kaj en iuj federaciaj landoj du pliaj jaroj da unua mezlerneja ŝtupo la lernantoj - do en la 5-a aŭ 7-a klaso - laŭ la ŝtata lerneja sistemo plulernas aŭ en
- baza mezlernejo, kiu havas finan ekzamenon post la 9-a klaso kaj ebligas postan laboradon en fabriko aŭ lernadon de metio,
- reallernejo, kiu havas finan ekzamenon post la 10-a klaso kaj ebligas lernadon de metio, administra aŭ socia profesio (ekzemple malsanula flegisto), kaj
- gimnazio, kiu havas finan ekzamenon post la 13-a klaso kaj ebligas al studado en altlernejo, ekzemple universitato, por alstrebi akademiulan profesion.
La bazaj mezlernejoj havas kompare pli da sociaj problemoj ol reallernejoj kaj gimnazioj - ekzistas pli da korpaj atakoj de iuj lernejanoj al aliaj kaj pli da aliaj krimetoj (ŝteloj, vendado de drogoj). La lernejo Rütli en la Berlina kvartalo Neukölln iĝis aparte konata, kiam en printempo 2006 ĝiaj instruistoj postulis la fermon de la lernejo, ĉar, ili asertis, la perforto inter la lernejanoj ne plu kontroleblas.
En iuj federaciaj landoj de Germanio ekzistas kompletaj mezlernejoj, kiuj post la elementa lernejo ne tiamaniere grupigas la lernantojn laŭ siaj intelektaj kapabloj en diversaj lernejoj, sed instruas ĉiujn samaĝulojn kune.
En Aŭstrio la sistemo estas principe komparebla, nur ke kaj reallernejo kaj gimnazio finiĝas post la 12-a klaso.