Bellaria-Igea Marina
El Vikipedio
Bellaria-Igea Marina | |
Dosiero:Bellaria-Igea Marina-Stemma.png | |
Regiono: | Emilio-Romanjo (Emilia-Romagna) (2005) |
---|---|
Provinco: | Rimini (2005) |
Koordinatoj: | 44° 9' N, 12° 27' E Mapo |
Alto super marnivelo: | m |
Areo, km2: | 18 (2005) |
Loĝantaro: | 15199 (2005) |
Loĝdenso, 1/km2: | 844 (2005) |
Subdividaĵoj: | Igea Marina (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Rimini, San Mauro Pascoli (FC) (2005) |
Sankta patrono: | Sant'Apollonia |
Festa tago: | 9-a de februaro (2005) |
Nomo de loĝantoj: | bellariesi |
Poŝtkodo: | 47813 (Igea Marina), 47814 (Bellaria) (2005) |
Imposta kodo: | A747 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 099001 (2005) |
Telefona prefikso: | 0541 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.bellaria-igea-marina.rn.it/ |
Bellaria-Igea Marina estas komunumo de Italio. Ĝi situas ĉe la bordo de Adriatiko en provinco Rimini, ĉ. 15 km norde de urbo Rimini.
La komunumo koncentriĝas pri marborda turismo. Ĝi konsistas el la partoj Bellaria, Igea Marina, Bordonchio kaj Cagnona. Inter Bellaria kaj Igea Marina fluas rivero Uso.
[redaktu] Trafiko
Bellaria kaj Igea Marina situas ĉe loka fervoja linio inter Rimini kaj Ravenna. Al Rimini ekzistas antaŭurba aŭtobusa linio. La stacio Rimini Nord/Bellaria de aŭtovojo A14 situas je distanco de ĉ. 10 km. Longdistancaj trajnoj haltas en Rimini, kiu posedas ankaŭ la plej proksiman flughavenon.
[redaktu] Esperanto-vivo
En 1999 en Bellaria okazis la 23-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo, lige al la 5-a itala studadsesio de AIS San-Marino.