Ravenna
El Vikipedio
Ravenna (PIV Raveno) estas urbo en la regiono de Emilia-Romagna, Italio, ĉefurbo de samnoma provinco. Ĝi estis grava havena kaj administra centro en la malfrua Romia imperio kaj en la frua Mezepoko.
Post 493, Ravenna estis la ĉefurbo de la ostrogota reĝlando de Italio.
Sekve de la konkeroj de la imperiestro Justinian la 1-a en la 6-a jarcento, Ravenna estis sidejo de la bizanca guberniestro de Italio. Multaj belegaj mozaikoj de la bizancanoj rememorigas pri tiuj tagoj.
Post la retiriĝo de la bizancanoj el Ravenna estris la urbon komisiito de la Papo
La urbo iĝis parto de Reĝlando de Italio en 1861. Ĝi situas proksime de Adriatiko. Ĝiaj koordinatoj estas 44,4° N, 12,2° E. Loĝas tie ĉ. 140.000 homoj. La provinca kodo estas "RA".
En kaj ĉe la urbo troviĝas multaj historiaj vidindaĵoj, ekzemple
- la maŭzoleo de Teodoriko de Verono, kies tegmento estas monolito multajn tunojn peza
- la baziliko de S-ta Vitalo
- la Nova Kirko de S-ta Apolinaro
- la kirko de S-ta Apolinaro en Classe
- la tombo de imperiestrino Galla Placidia
- la arĥepiskopa kapelo
- la ok-angula preĝejo de S-ta Johano en Fonte, konata kiel la "ortodoksa baptejo"
Ravenna | |
![]() |
|
Regiono: | ![]() |
---|---|
Provinco: | ![]() |
Koordinatoj: | 44° 25' N, 12° 12' E Mapo |
Alto super marnivelo: | 4 m |
Areo, km2: | 652 (2005) |
Loĝantaro: | 146989 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 221,56 (2005) |
Subdividaĵoj: | |
Najbaraj komunumoj: | Alfonsine, Argenta (FE), Bagnacavallo, Bertinoro (FC), Cervia, Cesena (FC), Comacchio (FE), Forlì (FC), Russi (2005) |
Sankta patrono: | Sant'Apollinare |
Festa tago: | 23-a de julio (2005) |
Nomo de loĝantoj: | ravennati |
Poŝtkodo: | 48100 (2005) |
Imposta kodo: | H199 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 039014 (2005) |
Telefona prefikso: | 0544 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.ravenna.it/ |