Bernadotte
El Vikipedio
Bernadotte estas reĝa dinastio, devenanta de Karolo la 14-a Johano, origine Jean Baptiste Bernadotte, marŝalo de Napoleono, kiu poste fariĝis sveda reĝo. La dinastio Bernadotte regas en Svedio ekde 1818 ĝis nun.
[redaktu] Svedaj reĝoj de la dinastio Bernadotte
Dum la tempo de la unio Svedio-Norvegio, 1814–1905, la reĝo de Svedio estis samtempe ankaŭ reĝo de Norvegio.
Nomo | Jaroj | Rimarkoj |
---|---|---|
Karolo la 14-a Johano | 1818–1844 | Unua reĝo de dinastio Bernadotte |
Oskaro la 1-a | 1844–1859 | |
Karolo la 15-a | 1859–1872 | |
Oskaro la 2-a | 1872–1907 | Ĝis 1905 unio Svedio-Norvegio |
Gustavo la 5-a | 1907–1950 | |
Gustavo la 6-a Adolfo | 1950–1973 | |
Karolo la 16-a Gustavo | 1973– |