Biŝoŭnen
El Vikipedio
Biŝoŭnen (japanlingve 美少年, "belega knabo") signifas specifan japanan estetikan koncepton de la ideale belega juna viro. La prefikso bi- specife temas pri ineca beleco (biĵin, laŭv. "belegulo", signifas belegan virinon.)
La biŝoŭnen estas tipe tre minca kaj ne multe muskola, kun pinta mentono kaj ineca aŭ androgina aspekto.
La estetiko de la biŝoŭnen komenciĝis kiel la idealo de juna samseksema amanto. Ĝi daŭras hodiaŭ en animeo kaj mangao, aparte en ŝoŭĵo (por-knabina) animeo, ŝoŭnen-ai, kaj jaoi.
Kelkaj nejapanaj anime- kaj manga-ŝatantoj uzas la terminon por komparri sin al iu ajn bela virkaraktero, kvankam ĉi tiu uzado estas ĝusteparolante nepreciza.
Kategorioj: Samseksamo | Japanio | Animeo | Mangao