Black and Tans
El Vikipedio
Angllingve, la Black and Tans [blak and tanz] (irlandlingve la Dúchrónaigh [du-ĤROŬN-ig]) estis la moknomo de speciala brita helpa kvazaŭmilitistaro, dungita de la Reĝa Irlanda Polico de 1920 ĝis 1921 por kontraŭi la subtenantojn de Sinn Féin en Irlando.
La nomoj venas de la koloroj de ilia uniformo: tankolora kakia vesto kun nigraj ĉapelo kaj tali-rimeno.