1921
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1921
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
Gregoria kalendaro | 1921 MCMXXI |
Ab urbe condita | 2674 |
Armena kalendaro | 1370 ԹՎ ՌՅՀ |
Bahaa kalendaro | 77 – 78 |
Budhisma kalendaro | 2465 |
Ĉina kalendaro | 4557 / 4617 – 4558 / 4618 庚申 – 辛酉 |
Etiopa kalendaro | 1913 – 1914 |
Hebrea kalendaro | 5681 – 5682 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 1976 – 1977 |
- Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) | 1843 – 1844 |
- Kali Yuga | 5022 – 5023 |
Holocena kalendaro | 11921 |
Irana kalendaro | 1299 – 1300 |
Islama kalendaro | 1339 – 1340 |
- Imperia jaro | Kōki 2581 (皇紀2581年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 11921 |
Juliana kalendaro | 1966 |
Korea kalendaro | 4254 |
Tailanda suna kalendaro | 2464 |
En la jaro 1921 post Kristo okazis, interalie:
Enhavo |
[redaktu] Eventoj
[redaktu] Esperantujo
- 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago.
- 1-a SAT-kongreso.
- 6-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- La Akademio de Esperanto aprobas laŭvole anstataŭigi ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r.
- Fondo de SAT.
- Fondo de grupo de Esperanto de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo,Keio Universitato, Japanio kaj Sveda Laborista Esperanto-Asocio.
- La Vendreda Klubo publikita de Johannes Dietterle
- Walter Karl Mudrak (?), Eduard Capdevila i Buil, Frank Reginald Banham, Hugo Röllinger, Iŭaŝita Juntaro, Ralph Bonesper, Sam Owen Jansson kaj Ludwig Puff eklernis Esperanton.
- Aleksandr Postnikov liberigita.
[redaktu] Mondo
- Rusio invadis Kartvelion, kiu fariĝis tiam Gruzia Soveta Respubliko.
- Mongolio: Popola revolucio. Forpasas la lasta mongola reĝo.
- Antisionismaj atakoj en Jafo, Palestinio
- Irlando sendependiĝas de Britio.
- Luksemburgio eniras ekonomian-doganan union kun Belgio.
- Irano : Eko de la diktatoreco de Mohamed Reza Pahlavi.
- Niĝero ekestas kiel Franca kolonio.
- Kreita Optoezo.
- Portugalio: La Komunista Partio fundiĝis kiel portugala parto de Kominterno la 6-an de marto 1921.
[redaktu] Naskiĝoj
- 5-a de januaro: Friedrich Dürrenmatt, germanlingva verkisto (m. 1990)
- 9-a de januaro: Patricia Highsmith, usona verkisto (m. 1995)
- 4-a de februaro: Betty Frieden, usona feminisma aktivisto (m. 2006)
- 22-a de februaro: Jean-Bédel Bokassa, Centr-Afrika diktatoro (m. 1996)
- 25-a de marto: Simone Signoret, franca aktorino (m. 1985)
- 16-a de aprilo: Peter Ustinov, brita aktoro (m. 2004)
- 25-a de aprilo: Karel Appel, nederlanda pentristo (m. 2006)
- 2-a de majo: Satyajit Ray, barata reĝisoro (m. 1992)
- 6-a de majo: Erich Fried, aŭstra verkisto kaj tradukisto (m. 1988)
- 19-a de majo: Eddie Barclay, franca muzikproduktoro (m. 2005)
- 20-a de majo: Wolfgang Borchert, germana verkisto (m. 1947)
- 26-a de junio: Mirko Hanák, slovaka pentristo (m. 1971)
- 22-a de aŭgusto: Johan Hammond Rosbach, norvega verkisto kaj esperantisto (m. 2004)
- 12-a de septembro: Stanisław Lem, pola sciencfikcia verkisto (m. 2006)
- 19-a de septembro: Paulo Freire, brazila pedagogo (m. 1997)
- 30-a de septembro: Deborah Kerr, brita aktorino
- 13-a de oktobro: Yves Montand, franca aktoro kaj kantisto (m. 1991)
- 1-a de novembro: Ilse Aichinger, aŭstra verkistino
- 3-a de novembro: Charles Bronson, usona aktoro (m. 2003)
- 5-a de novembro: Linhart Rýznar, ĉeĥa esperantisto
- 10-a de decembro: Christine Brückner, germana verkistino (m. 1996)
- Leopoldo Knoedt, brazila esperantisto kaj akademiano (m. 2000)
- Gotou Mituo, japana esperantisto (m. 2001)
[redaktu] Mortoj
- 13-a de majo: Eduard Pfeiffer, germana sociala aktivulo (n. 1835)
- 4-a de julio: Antoni Grabowski, pionira esperantisto (n. 1857)
- 2-a de aŭgusto: Enrico Caruso, itala tenora operkantisto (n. 1873)
- 26-a de aŭgusto: Ludwig Thoma, germana verkisto (n. 1867)
- 3-a de novembro: Andrzej Niemojewski, pola verkisto (n. 1864)
- 28-a de novembro: 'Abdu'l-Bahá, la Mastro de la Bahaa Kredo (n. 1820)