Blua orfazano
El Vikipedio
Blua orfazano | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Crossoptilon auritum
Pallas 1811 |
La blua orfazano (Crossoptilon auritum) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en la orienta kaj nordorienta partoj de Ĉinghaj, la nordokcidenta kaj suda partoj de Gansu, Helan-montaro de Ningŝja kaj en norda Siĉŭan. Ĝi estas tutkorpe blugriza kaj ruĝa ĉe ambaŭ flankoj de la kapo, la plumoj ĉe la oreloj estas blankaj kaj elstaraj sur la nuko. Ĝiaj mezaj vostplumoj aparte longaj leviĝas supren, dum la ceteraj vostplumoj falas kvazaŭ ĉevalvosto. La eksteraj vostplumoj estas blankaj ĉe la bazo.
Samkoloraj estas la femala kaj maskla birdoj, tamen la nuda parto sur la kapo de la femala estas malpli disvolviĝanta 31 tiu de la maskla. Iliaj piedf-ingroj ne havas ergotojn. La bluaj fazanoj vivas en densaj picearoj, kverkaroj kaj arbustaroj sur altaj montoj 2.500-3.400 metrojn super la marnivelo. Post aŭtuno, kiam la neĝlinio malleviĝas, ili do translokiĝas al montvaloi, kie fluas akvo, aŭ vastaj ebenaĵoj kun arbustaro. Ordinare Ili aktivadas 10-30-ope ĉe la tagiĝo. Ili ĉiam krias unu al alia, dum serĉado de manĝajoj en arbaro kaj arbustaro. Tagmeze ili sin kaŝas en arbustaro. Ili denove vigliĝas vespere kaj arope noktas sur folioriĉaj arboj. Ili havas akrajn aŭdadon kaj vidadon. Surprizite, ili tuj forkuras disen, iam disetendante siajn flugilojn. Kun flugiloj mallongaj kaj korpo peza ili flugas malrapide kaj mallerte. Ili manĝas vegetajajn radikojn, tigojn kaj semojn, kaj ankaŭ grenon kaj insektojn. Ili krias ĉiam kun levita kapo, etendita kolo kaj starigita vosto, kaj la kriado estas sonora, akra kaj mallonga kun iom da trilo. Ili fekundiĝas inter marto kaj junio. Komence ili disiĝas en parojn. La birdino demetas 6-12 ovojn, ĝenerale 8, surtere en ombrata arbustaro aŭ en pli malalta loko. La kovado daŭras 25-26 tagojn. La nove eloviĝinta birdido pezas 38 gramojn, kaj post 4 monatoj ĝi jam estas preskaŭ samgranda kiel plenkreska birdo. luj el Ili povas demeti ovojn printempe de la sekvanta jaro. La bluaj fazanoj estas valoraj aprecaj birdoj.