Boceno
El Vikipedio
Urba komunumo | Boceno |
Provinco | Sudtirolo |
ŝtato | Italio |
Altitudo | 265 m |
Areo | 52,34 km² |
Loĝantaro | 97.332 (2003) |
Denso | 1.860 loĝ/km² |
Urbaj distriktoj |
|
Najbaraj komunumoj |
|
Poŝta kodo | 39100 |
Telefona kodo | +39 0471 |
En interreto | [Boceno] (germana kaj itala) |
Boceno (en la germana lingvo Bozen [bOcen], en la itala lingvo Bolzano, en la ladina lingvo Balsan/Bulsan) estas la ĉefurbo de Sudtirolo. La loĝantoj de la urbo estas 97.332, la surfaco estas 52,34 km² kaj denso estas 1.860 loĝantoj en km². La urbo estas dividita en 5 urbajn distriktojn. La loĝantoj estas de itala (73%), germana (26,29%) kaj ladina (0,71%) lingvo. En Boceno estas arkeologia muzeo kun Oetzio (glacia mumio).
Tra Boceno fluas rivero Eisack [Ajzak] (itale Isarco [izArko]), en kiun fluas rivereto Talferbach/Talvera, kiu disigas kvartalon Gries de la historia urbocentro. Sud-okcidente de la urbo la Eisack kuniĝas kun la rivero Adiĝo (Etsch).