Bonanza
El Vikipedio
Bonanza estas la titolo de fama televidelsendo de David Dortort el la 60-aj jaroj pri Usono en la 19-a jarcento.
Bonanza estis la unua televidelsendo kies ĉiuj 430 45-minutaj epizodoj de la serio estis koloraj. La sponsoro estis Chevrolet, tial oni vidas la heroojn en tiuj aŭtoj.
[redaktu] Roloj kaj aktoroj
- Ben Cartwright (Lorne Greene) estas la familiestro de la familio Cartwright kaj posedanto de la Ponderosa-bieno.
- Adam (Pernell Roberts) estas la plej aĝa filo.
- Hoss (Dan Blocker) estas, jam pri lia dikeco, la plej rimarkinda persono de la filmo. Lia vera nomo estas Eric. Hoss signifas en la norvega „bonŝancon“.
- Little Joe (Michael Landon) estas la plej juna filo de Ben Cartwright.
- Hop Sing (Victor Sen Yung) estas la ĉina kuiristo de la familio kaj anstataŭas mastrumestrinon en la hejmo Cartwright.
[redaktu] Elsendoj
Bonanza estis elsendita inter la 12-a de septembro 1959 kaj la 16-a de januaro 1973 ĉe NBC.
- En Germanio la unua elsendo okazis la 13-an de oktobro 1962.
- En Francio ĝi videblis ekde la 6-a de januaro 1965.