Bonyhád
El Vikipedio
Bonyhád (pron. Bonjha'd) estas hungara urbo en departemento Tolna. Ĝi situas en Sud-Hungario [1].
La nomo de Bonyhád venas de la transilvania Gyula, kies unu filo nomiĝis Bonyha.
La loko akiris en 1782 la titolon de agrourbo kaj la rajton pri propra merkato. Bonyhád urbiĝis en 1977, nun al ĝi apartenas administre la vilaĝoj Alsóbörzsöny, Börzsöny, Majos, Tabód és Ladomány.
En la komunumo plenkreskis Perczel Mór, grava persono en la liberecbatalo de 1848. Tie vivis kaj laboris inter 1819 kaj 1826 Mihály Vörösmarty, kiel hejma instruisto de la Perczel-familio.
En 1942-ben ekis el Bonyhád tutlanda antifaŝista movado kun nomo Fidele al la Patrujo ("Hűséggel a hazához").
La emajlizan uzinon fondis en 1909 Perczel Béla kiel domeno-uzinon. Ekde 1913 ĝi funkcias kiel Magyar Zománcmű és Fémárugyár (Hungara Emajlizejo kaj Metalaĵ-fabriko). Oni ekproduktis emajlizitajn tabulojn, anonctabulojn en 1922, la ujoproduktado ekis en 1923.