Boris Kotzin
El Vikipedio
Boris KOTZIN, sovetiano, hebreo, ĵurnalisto-redaktoro, nevo de Zamenhof. Naskiĝis en Kovno 1887. Esperantisto de 1902. Kunlaboris en Lingvo Internacia kaj aliaj Esperanto-gazetoj, tradukis multajn verkojn de Ĉeĥov, Gorkij k. a. En 1910-15 Kotzin. estis redaktanto de La Ondo de Esperanto kaj en 1911-13 vicprezidanto de Moskva Societo Esperantista. Kotzin verkis la plej kompletan kritikon kontraŭ Ido: Historio kaj teorio de Ido, 1913, kiu aperis ankaŭ en germana traduko, 1916. En 1920 Kotzin enkondukis Esperanton en Soveta Sindikato de Artistoj kaj en ties organo „Rabis“. Estis membro de CK de SEU 1926-28.