Brétigny-sur-Orge
El Vikipedio
Brétigny-sur-Orge urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Pariza Regiono | ||||
Departemento | Essonne | ||||
Arondismento | Palaiseau | ||||
Kantono | Brétigny-sur-Orge (ĉefurbo) |
||||
Urbestro | S-ro Bernard Decaux 2001-2008 |
||||
Areo | 14,56 km² | ||||
Alto super maro | De 41 al 97 m | ||||
Loĝantoj | 21 650 1999 |
||||
Loĝdenso | 1 487 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 91220 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 91103 |
Brétigny-sur-Orge estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Essonne kaj en la Pariza Regiono. Ĝi havas proksimume 22.000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Brétignolais.
Brétigny-sur-Orge estas ofte rigardata kiel unu el la luliloj de aviado. Troviĝas ekzemple en la komunumo prototipbazo por aviadiloj, centro pri aeronaŭtika medicino, eŭropa agentejo pri aera kontrolo, ktp...
[redaktu] Vidindaĵoj
La preĝejo Saint-Pierre, menciita ekde 1030, estis pligrandigita dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj kaj multege suferis pro la Centjara milito. Ĝi estis agnoskita kiel historia monumento en 1977.
La malaperinta kastelo de la landsinjoroj de Brétigny estis starigita je la komenco de la 17-a jarcento. Sed la konstruaĵo estis forlasita ĉirkaŭ la jaro 1760, kiam ĝiaj enloĝantoj transloĝiĝis al Marolles-en-Hurepoix. La kastelo estis detruita je la komenco de la 19-a jarcento.