Centjara milito
El Vikipedio
La Centjara milito inter la Francoj kaj la Angloj daŭris de 1337 ĝis 1453. En 1337, reĝo Eduardo la 3-a de Anglio (Edward III, 1327-1377), ne plu volis ĵuri fidelecon al la franca reĝo Filipo la 6-a de Francio (Philippe VI), pri la teritorio Gujeno (Guyenne, en sudokcidenta Francio) . Je 1453, la 17-a de julio, la reĝo, Karolo la 7-a de Francio (Charles VII) reprenis Gujenon de Henriko la 6-a (Henri VI). Tio finis la Centjaran Militon. Sed eblas ankaŭ pensi ke ĝi finiĝis en 1475, per la traktato de Picquigny.
La Centjara Milito estas tre grava periodo en la franca-angla historio ĉar ĝi ludigis reĝan heredon, teritoriojn, kaj gravan mezepokan valoron : honoron.
Ĝia nomo Centjara Milito aperis dum la 19-a jarcento, en lernejaj libroj. Tamen ĉiam mirigis ĝia daŭro.
Sed kvankam la milito daŭris cent jarojn, malmultaj estis la bataloj, kaj longaj la pacaj momentoj. Tio tamen ne kaŝu la intensan perfortecon kiu regis dum tiu periodo.
Enhavo |
[redaktu] Kaŭzoj
La unua kaŭzo estas la problemo pri Gujeno. La franca reĝo Sankta Luiso (Saint Louis, aŭ Louis IX, 1226-1270), per la Pariza traktato en 1259, permesis al la Angloj okupi teritoriojn sur la kontinento. Sed ili estis parto de la franca reĝlando, kaj la angla reĝo devis ĵuri fidelon pri ili al la franca reĝo kiu kelkfoje ilin reprenis por pruvi sian potencon, ekzemple en 1294. La angla reĝo Eduardo la 3-a laciĝis pri la francaj limuzurpoj: en 1336, li rifuzis ĵuri.
La dua kaŭzo temas pri heredeco. La lasta kapeta reĝo Karolo la 4-a (Charles IV, 1322-1326) forpasis sen filo, kaj ĉiuj liaj fratoj estis mortintaj. Li havis nur fratinon, Isabelo (Isabelle), kiu estis edziniĝinta al la angla reĝo Eduardo la 2-a (Edouard II). Lia filo Eduardo la 3-a estis la nova reĝo ekde 1327. La parizaj universitataj profesoroj tamen decidis pretekste Salikan Leĝon ke la franca reĝo nepre devis esti la kuzo de mortinta Karolo la 4-a, Filipo la 6-a de la Valeziana dinastio (dynastie des Valois). Eduardo la 3-a rifuzis tion kaj volis esti kaj franca kaj angla reĝo.
[redaktu] 1338-1360 : anglaj venkoj
Tiu periodo distingiĝis per anglaj venkoj. Estis rajdadoj, grandaj bataloj kaj militpaŭzoj. Jen la gravaj bataloj :
- La ŝipa batalo de l'Ecluse (pr. Eklüz'), je la 24-a de junio 1340. (l'Ecluse estas la antaŭhaveno de Brugo (Bruges)).
- La batalo de Crécy (pr. Kresi'), je la 26-a de aŭgusto 1336. Ĝi okazis post granda angla rajdo en Nordfrancio.
- La batalo de Poitiers (pr. Pŭatje'), fakte ĉe vilaĝo Maupertuis, en okcidenta Francio) je la 19-a de septembro 1356. La franca reĝo, Johano la 2-a (Jean II le Bon) estis kaptata. Francio devis pagi por lia reveno ostaĝmonon.
La 8-an de majo 1360, la Angloj kaj la Francoj traktatis. Ili subskribis la Bretinjon packontrakton (Bretigny) pro kiu Francio perdis multe da teritorioj.
[redaktu] 1360-1389 : franca rekonkero
La nova franca reĝo, Karolo la 5-a (Charles V le Sage, 1364-1380) volis repreni la perditajn teritoriojn. Tiucele, li decidis lacigi la Anglojn, ĝenante iliajn rabojn. Kiam la Angloj ekvenis, oni kaŝis ĉion. Tiel, la Angloj ne povis manĝi, loĝi, kaj finfine, ili preferis foriri. La Angloj kiuj ne partoprenis la militon ekpensis ke tio sennecese multe kostis. Iuj ribelis, ekzemple en 1381 (la ribelo de la laborantoj en sudorienta Anglio).
Iom post iom, la Francoj reprenis teritoriojn, kaj finfine, la Angloj gardis nur Kalezon (Calais, norda Francio), Bresto (Brest), Bordozo (Bordeaux) kaj Bajono (Bayonne, sudokcidenta Francio).
[redaktu] 1389-1435 : militpaŭzoj, traktatoj, anglaj konkeroj, kaj francaj baraktadoj
Dum tiu periodo okazis nova milito : la intercivitana milito inter la Armanjakoj kaj la Burgonjanoj. Fakte, la nova franca reĝo, Karolo la 6-a (Charles VI le Fou, 1380-1422) freneziĝis en 1392. Do, la povon volis preni liaj onkloj. Inter ili, la Burgonja duko Filipo la 3-a (Philippe III le Hardi) estis unu el la plej potencaj. Kiam li forpasis en 1404, la Orleana duko prenis la reĝan povon. La filo de Filipo, Johano sen Timo (Jean sans Peur) volis la povon kaj pro tio li mortigis la Orleanan dukon je la 23-a de novembro 1407. Honora milito ekis. La filo de la Orleana duko fondis la grupon de la Armanjakoj por kontraŭi la grupon de la Burgonjoj (vidu intercivitana milito inter la Armanjakoj (Armagnacs) kaj la Burgonjanoj (Bourguignons)). Tiu milito partoprenis en la Jarcenta Milito ĉar tiuj grupoj kelkfoje interligiĝis kun la Angloj, ekzemple en 1418.
Pro la reĝa frenezo, je la 21-a de majo 1420, estis subskribata traktato inter la Francoj kaj la Angloj. Karolo la 6-a edzigis sian filinon Katerinon al la hereda filo de la angla reĝo, estonta Henriko la 6-a (Henri VI). Plie, li akceptis ke post sia morto Henriko la 6-a iĝu franca reĝo.
La Angloj denove konkeris teritoriojn en la kontinento. En 1415 ili venkis la Francojn apud Azincourt. En 1424, ili prenis Vernejon (Verneuil) kaj poste urbojn en la Mena regiono (le Maine). En 1428, ili sieĝis Orleanon (Orléans). Johana de Arko (Johana de Arko), kiu estis konvinkinta la reĝon pri sia misio, venis je la 29-a de aprilo 1429 kaj forpelis la Anglojn. La franca reĝo Karolo la 7-a (Charles VII le Victorieux) povis firmigi sian memon. Li subskribis la Araso (Arras) packontrakton je aŭgusto de 1435.
[redaktu] 1435-1453 : francaj rekonkeroj
Karolo la 7-a preparis sian landon por repreni multe da teritorioj. Li kreis konstantan, trejnitan armeon. En 1449, li forpelis la Anglojn el Normandio kaj el Gujeno. Li venkis la Anglojn apud Forminio (Formigny) en 1450, kaj apud Kastijono (Castillon) en 1453.
En 1453 ankaŭ komencis la Milito de la Rozoj (War of the Roses) en Anglio.
En 1475, la Pikinjo traktato (Picquigny) inter la franca reĝo Ludoviko la 11-a (Louis XI) kaj la angla reĝo Eduardo la 4-a (Edouard IV) finis la centjaran militon.
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.