Braveheart
El Vikipedio
Bravkoro | |
---|---|
Dosiero:Bildo.jpg Fotopiedo |
|
Originala titolo | Braveheart |
Produktadlando | Usono, Skotio, Britio |
Filmita en | ??? |
Originala lingvo | Skota anglo, Franca |
Kina aperdato | 4-a de Oktobro 1995 |
Daŭro | 2h45 |
Ĝenro | Historio |
Buĝeto | 53.000.000 $ |
Reĝisoro(j) | Mel Gibson |
Produktisto(j) | Bruce DAVEY, Mel Gibson, Alan LADD Jr. |
Scenaro | Randall WALLACE |
Laŭ la verko de | Laŭ veraj faktoj |
Muziko-eldonisto | James HORNER |
Laboratorio kaj Optikaj efektoj | ??? |
Produkto | 20th Century Fox (Usono), Icon Entertainment (Usono), Paramount Pictures (Usono) |
Distribuo | ??? |
Braveheart (Bravkoro en la angla) estas usona filmo kiu aperis en 1995. Dua filmkreaĵo de Mel Gibson, ĝi rakontas la vivon de William « Braveheart » Wallace, Skota heroo kiu naskiĝis fine de la 13-a jarcento kaj batalis kontraŭ la angloj celante la sendependeco de sia propra lando : Skotio. Kvankam la filmo estis kritikita pro siaj multaj nehistoriaj faktoj (vidu malsupre), ĝi ankaŭ estis aklamata kiel frapanta kaj kortuŝa epopeo kaj himno pri liberteco.
Enhavo |
[redaktu] Ĉefroloj
- Mel Gibson - William Wallace [Vilhelmo Ŭallas]
- Sophie Marceau - Princino Izabella
- Patrick McGOOHAN - Reĝo Edward alinome Longshanks
- Catherine McCORMACK - Murron MacClannough
- Angus MacFadyen - Robert the Bruce
- Brendan Gleeson - Hamish Campbell
- Ian Bannen - Lepra patro de Robert the Bruce
- Alun Armstrong - Mornay
- Michael Byrne - Smythe
- Liam Carney - Sean
- Bernard Horsfall - Balliol
- Phil Kelly - Farmulo
- Sean McGinley - MacClannough
- Gerda Stevenson - Patrino MacClannough
- Tam White - MacGregor
- Joe Savino - Murdistestro
- Ralph Riach - Pastro n-ro 1
- David O'Hara - Stephen
- Niall O'Brien - Angla ĝeneralo n-ro 2
- Alex Norton - Edziĝintina patro
- Martin Murphy - Lord Talmadge
- Peter Mullan - Veteran
- Barry McGovern - Reĝa konsilisto n-ro 2
- Tommy Flanagan - Morrison
- Julie Austin - Mrs Morrison
- James Robinson - Juna William Wallace
- Mhairi Calvey - Juna Murron MacClannough
- Donal Gibson - Stewart
- Rupert Vansittart - Sinjoro Bottoms
- Alan Tall - Elder Stewart
- Robert Paterson - Pastro n-ro 2
- John Murtagh - Lochlan
- Gerard McSorley - Cheltham
- Jeanne Marine - Nicolette
- Sean Lawlor - Malcolm Wallace
- Sandy Nelson - John Wallace
- Malcolm Tierney - Juĝisto
- James Cosmo - Campbell
- David McKay - Juna soldato
- Brian Cox - Argyle Wallace
- Mal Whyte - Jailor
- Jimmy Keogh - Drinkulo n-ro 2
- John Kavanagh - Craig
- Peter Hanly - Edward, Kimria princo
- Martin Dempsey - Drinkulo n-ro 1
- Martin Dunne - Sinjoro Dolecroft
- David Gant - Ekzekutisto
[redaktu] Komenco
Ni tempas en 1280. La angla reĝo, Edward la 1-a, depostulas la skotaj teroj tiam senĉefo. Sed la skotaj nobeluloj ĝin kontraŭas. Pro tio, la angla reĝo proponas renkonton por palavri kaj akordigi la du flankojn. Sed estis nur kaptilo. Ĉiuj el ili estis pendumitaj. Alveninte tro malfrue, Malcolm Wallace kaj sia filo, William, hororiĝas je tiu vidaĉo. Li tuj kunigas kelkajn el siaj sampatrianoj kaj foriras, sub la okuloj de sia filo, por ekataki la angloj. La posta mateno, kiam la eta William ekvidas personaroj reveni kun defektataj vizaĝoj kaj du kadavroj, li tuj komprenas ke neniam plu li aŭdos sian patran voĉon. Post la enterigo, knabineto nomiĝanta Murron, al li enmanigas kardofloron, emblemo de ilia propra patrio. Kelkaj jardekoj poste, Skotio restas grava problemo por la maljuna reĝo Edward, kiu estas edzinigonta sian filon, Edward II kun la princino Izabella, kies patro estas la franca reĝo, Philippe le Bel. Izabella bone konscias ke sia edziĝo estas nur por servi al la reĝaj interesoj. Sed ŝi baldaŭ naŭzas pri la rimedoj de sia bopatro : Por "dresi" la skotoj, li decidas reaktualigi maljunan kutimon. Latine la jus prima noctis aŭ la sinjora rajto de malvirgigi ĉiujn edziĝitinojn sur sia grundo...
[redaktu] Violentaĵoj
La filmo enhavas violentajn batalojn kaj krudaj scenoj kvankam estis ja realaĵoj dum tiu periodo.
[redaktu] Historia ĝusteco
Braveheart estas fikcia verko inspirita de realaj historiaj eventoj. Tamen, pro la preciza kaj granda laboro pri kostumoj, ŝminkoj kaj specialaj efektoj, la publiko povus erare supozi ke la produktado estas historie ĝusta.
-
- Braveheart-a rakonto raportas amindumo inter William Wallace kaj Izabella de Francio. La filma skemo asertas ke Izabella gravedis kiam Vallas mortis sed fakte, Izabella estis tiam nur knabino vivanta en Francio kaj en sia tuta vivo, ŝi neniam renkontis Wallace. Krome, ŝi neniam fariĝis Kimria princino.
-
- Gibson estis kritikita pro sia versio de la estonta edzo de Izabella. Eĉ se kelkaj historiistoj akordas ke Edward estis samseksemulo, multaj plendis ke la filmo prezentis senvalorajn stereotipojn pri Edward.
-
- La batalo de Stirling Bridge (La ponto Stirling), la unua bataleto en la filmo estis filmita sen ponto. La vera konflikto ŝajnas esti pli kvazaŭ embusko kontraŭ angloj kiam ili provis transiri la riveron. La filmo ankaŭ ne rilatas pri la amikeco inter Wallace kaj Andrew de Moray, kvankam ili estis bonaj amikoj kaj Moraj ludis gravan rolon en la batalo.
[redaktu] Kelkaj frazoj
« La problemo en Skotio estas ke svarmas skotoj » Longshanks
« Ili povas forpreni niajn vivojn sed ili neniam forprenos nian libertecon » William Wallace
« Ĉiuj homoj mortas sed ne ĉiuj homoj vere vivas » William Wallace