Brindisi
El Vikipedio
Brindisi | |
![]() |
|
Regiono: | ![]() |
---|---|
Provinco: | ![]() |
Koordinatoj: | 40° 38' N, 17° 56' E Mapo |
Alto super marnivelo: | 15 m |
Areo, km2: | 328 (2005) |
Loĝantaro: | 87935 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 279 (2005) |
Subdividaĵoj: | Tuturano (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Carovigno, Cellino San Marco, Latiano, Mesagne, San Donaci, San Pietro Vernotico, San Vito dei Normanni (2005) |
Sankta patrono: | San Lorenzo da Brindisi |
Festa tago: | primo-a de septembro]] (2005) |
Nomo de loĝantoj: | brindisini |
Poŝtkodo: | 72100 (2005) |
Imposta kodo: | B180 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 074001 (2005) |
Telefona prefikso: | 0831 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.brindisi.it/ |
Brindisi, esperante Brindizio, estas komunumo en Italio kun ĉ. 90000 loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma provinco en la regiono Apulio. Ĝi situas ĉe Adriatiko.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Brindizio estis ĉefurbo de Mesapio (sub la nomo Brunda = cerva kapo), ĝis kiam en -267 konkeris ĝin la romianoj kaj nomis ĝin Brundisium. Ĝi evoluis al haveno signifa por veturoj orienten kaj de -190 estis ligita kun la (okcident-borda) Romo per plilongigo de Via Appia, la plej grava imperia vojo (regina viarum = reĝino de la vojoj). La urbe frue iĝis kristana episkopejo kaj misia centro por suda Apulio. Post konkero fare de gotoj ĝi estis en 6-a jarcento prenita de Bizanco. En 674 detruis ĝin longobardoj. Post rekonkero fare de Bizanco kaj konkero fare de normanoj (1070) ĝi estis regata de variaj posedantoj, inter ili Venecio kaj Hispanio. Inter 1707 kaj 1734 ĝi apartenis al Aŭstrio-Hungario, poste al la burbonoj kaj ek de 1861 al ekestanta Italio.
Dum la Dua mondmilito, kiam post la itala kapitulaco je la 8-a de septembro 1943 germanaj trupoj ankoraŭ regis Romon, Brindizio dum kelkaj monatoj estis ĉefurbo de (la suda parto de) Italio, kiel rezidejo de reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj registarestro marŝalo Pietro Badoglio. Je la 12-a de februaro 1944 la ĉefurbeco transiris al Salerno.
La cerva kapo nun estas parto de la blazono de Brindizio.
[redaktu] Unuiĝintaj Nacioj
En Brindizio estas Loĝistika Bazo (UNLB) de la Unuiĝinta Naciaro kaj la UN-a Humaneca Reaga Deponejo (UNHRD).
[redaktu] Kuriozaĵo
"Brindisi" (BRINdizi) estas ankaŭ itala vorto kaj signifas "tosto".
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.brindisiweb.com/ Turismaj informoj
http://www.unhrd.org/it/ UNHRD (en, it)