Aŭstrio-Hungario
El Vikipedio
Aŭstrio-Hungario, ankaŭ konata kiel Danuba Monarkio kaj kiel Habsburga Imperio, estis duopa monarkio en Eŭropo, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1918. Ĝi estis federacio el la imperio Aŭstrio kaj la reĝlando Hungario sub komuna monarko.
Aŭstrio kaj Hungario historie kuniĝis en 1521 per la geedziĝo de princino Ana de Bohemio kaj arkiduko Ferdinando la 1-a, kiu post la abdiko de sia frato Karolo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Roma Imperio. Post la morto de Ladislao la 2-a, la patro de Ana, Ferdinando iĝis reganto de Hungario kaj Bohemio. Hungario tamen ne iĝis parto de la imperio.
Post la Franca Revolucio Aŭstrio pli koncentriĝis orienten, kaj post la fino de la Sankta Roma Imperio en 1806 ties lasta imperiestro Francisko iĝis aŭstria imperiestro.
Ĉar la hungaraj nobeloj ne sentis sin sufiĉe reprezentataj en la imperia administrado, ili ribelis en 1848 kaj fine atingis la "egaligon" kun la aŭstroj. De 1867 la aŭstria imperiestro estis samtempe hungaria reĝo, kaj la monarkio portis la nomon "k. u. k." (= "kaiserlich und königlich", imperiestra kaj reĝa).
Enhavo |
[redaktu] La slava parto
Slavoj, kiuj pretendis similan egaligon kun Vieno, ne ricevis ĝin ĝis la Unua mondmilito, kies rezulto vanigis tiuspecajn konsiderojn. La slavoj en la regno estis geografie dividitaj al sud-slavoj (serboj, kroatoj, slovenoj) kaj nord-slavoj (ĉeĥoj, slovakoj), inter kiuj troviĝis la german- kaj hungar-parolaj teritorioj.
[redaktu] Nord-Slavio
La nord-slavaj partoj post la Unua mondmilito formis la Ĉeĥoslovakan Respublikon, kiel pruvas jena templinio:
Ĉeĥo-Slovakio – Ĉeĥoslovakio – (1918 – 1992) |
|||||||
Aŭstrio-Hungario |
ĈSR |
||||||
ĈSR |
Protektorato Slovaka ŝtato "sudo de Supra Hungarujo" |
||||||
Karpata Ukrainio |
Subkarpatio |
Transkarpata provinco de Ukrainio |
|||||
[redaktu] Sud-Slavio
El la sud-slavaj provincoj post la Unua mondmilito ekestis la reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, poste nomita Jugoslavio.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.lib.utexas.edu/maps/historical/shepherd/austria_hungary_1911.jpg
http://www.austro-hungarian-army.co.uk
http://www.firstworldwar.com/source/austrianultimatum.htm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |