Brokolo
El Vikipedio
Brokolo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Brokolo |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
Brokolo (science: Brasica oleracea convar. botrytis var. cymosa) estas legomo en la familio de brasiko, brasikacoj. Ĝi havas abundajn plenajn kapon de floroj situataj kiel branĉoj de arbo kiuj burĝonas de dika manĝebla tigo. La maso de floroj estas ĉirkaŭate de folioj. Brokolo tre similas samfamilian florbrasiko, tamen brokolo estas brile verda anstataŭ blanka.
100 g da freŝa brokolo enhavas:
- 140 kJ
- 3 g karbonhidrato
- 2 g proteino
- 65 mg kalcio
- 0,8 mg fero
- 70 mg vitamino C
- 0,06 mg vitamino B1
- 0,13 mg vitamino B2
- 0,12 mg karoteno
Esploro pruvis ke brokolo povas malhelpi Alzheimer malsanon (povus havi la saman efikon kiel kontraŭ-alzheimer medikamento).
Esplorantoj de la Universitato de Berkeley (Kalifornio, Usono) malkovris ke certaj elementoj (indoloj, glukosinolatoj) en brokolo defendas la korpon kontraŭ kancero.
Brita esploro de "King's College" en Londono ankaŭ pruvis ke brokolo havas pozitivan efikon je la memoro.
En la Universitato de Saskatchewan, Kanado oni pruvis ke certaj elementoj de brokolo ankaŭ protektas kontraŭ arteriosklerozo kaj hipertensio.