Brusela cikorio
El Vikipedio
Brusela cikorio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
Brusela cikorio (Cichorium intybus var. foliosum) estas legomo kiu estas kultivita en la mallumo. En la lumo la folioj verdiĝas pro la klorofilo. La detranĉita kapo povas esti manĝata krude aŭ kuirite.
Brusela cikorio apartenas al la cikoriacoj, al kiu i.a. ankaŭ apartenas ruĝa cikorio kaj endivio (Cichorium endivia var. latifolium).
Enhavo |
[redaktu] Gustoj diferencas
Antaŭe oni opiniis ke brusela cikorio havas tre amaran guston. Iuj, speciale infanoj, ne ŝatas ĉi tiun amaran guston. Hodiaŭ (2007) estas specioj da brusela cikorio kiuj preskaŭ ne plu estas amaraj. Aliuloj tamen tre ŝatas la amaran guston de brusela cikorio.
Oni povas manĝi bruselan cikorion krude kiel salato kun pecetoj da pomo kaj aliaj krudaĵoj kaj fruktoj. Aliaj preparmetodoj estas kuirita , fritita aŭ gratenita kun ekzemple ŝinko kaj/aŭ fromaĝo aŭ kun holandezo kiel "krema brusela cikorio". Per la kuirado de brusela cikorio kun iom da lakto en la akvo oni mildigas la amaran guston.
[redaktu] Kultivado
Brusela cikorio estas dujardaŭra. En la unua jaro oni kultivas la radikon per semado en majo, post kio en la aŭtuno oni rikoltas la radikojn. Antaŭe brusela cikorio estis vintrolegomo kaj okazis la forcadon kun kovra grundo, ĉe kio oni ŝutis sur la radikoj tavolon da grundo. Oni tiam distingis inter malvarma kaj varma forcado. Ĉe varma forcado oni varmigis la fundon sub la radikoj per meto de metalretaĵo sub la radikoj kaj fluigi elektran kurenton tra ĝi. Ankaŭ oni uzis hejtigajn tubojn kun varma akvo.
Hodiaŭ oni forcas bruselan cikorion dum la tuta jaro.
[redaktu] Historio
Brusela cikorio hazarde estis malkovrita ĉ. 1830 dum la seperatisma milito kun Nederlando. Tuj apud Bruselo terkultivisto Jan Lammers en Schaarbeek malkovris ke la cikoriradikoj kiujn li kaŝis sub tavolo da sablo post kelkaj semajnoj ŝosis kaj ke la folioj de la amara radiko bongustis. Li ekhavis la ideon por vendi la blankajn foliojn kiel kruda vintrolegomo. La kultivado disvastiĝis ĉirkaŭ Bruselo kaj Leuven.
[redaktu] Nutra valoro
La nutra valoro de 100 gramoj da freŝa brusela cikorio estas:
Energia valoro | 71 kĴ |
Karbonhidrato | 3 g |
Proteino | 1 g |
Graso | 0,1 g |
Vitamino C | 5 mg |
Vitamino B1 | 0,04 mg |
Vitamino B2 | 0,03 mg |
Kalcio | 20 mg |
Fero | 0,5 mg |