Buĵumburo
El Vikipedio
Buĵumburo (burunde kaj france Bujumbura) estas la ĉefurbo de orient-afrika ŝtato Burundo kun ĉ. 300.000 loĝantoj en jaro 1996. La urbo situas ĉe la Tanganjika-lago kaj estas la plej granda urbo de Burundo, registara kaj ekonomia centro. (Vidu mapon Mapo).
En la urbo estas produktataj i.a. cemento, teksaĵo kaj sapo. Buĵumburo estas ankaŭ la plej granda interna haveno, grava enŝipigejo de la eksportvara plimulto (kafo, kotono, felo kaj stano) ĉe la Tanganjika-lago.
Buĵumburo evoluis el vilaĝeto, kiu estis ekde 1889 milita posteno de la iama Germana Orient-Afriko. Post la dua mondmilito ĝi iĝis administra centro de belgia popolunia mandato pri Ruanda-Urundi. La urbo estis alinomita de Usumbura al Buĵumbura, kiam Burundo en 1962 sendependiĝis. Ekde la sendependiĝo Buĵumburo estis loko de multaj interetnaj bataloj, kiam la hutuoj batalis kontraŭ la tuci-dominata armeo de Burundo.