Bukan
El Vikipedio
Bukan (kurde ankaŭ Bokan) estas kurda urbo en Okcidenta Azerbajĝano provinco en Nord-Okcidenta Irano. En 1976 ĝi havis 20,579 enloĝantojn. Malgraŭ ĝia malgrandeco, ĝi estas politike kaj kulture grava por la regiono, ĉar ĝi estas sufiĉe riĉa kaj enhavas famajn religiajn kolegiojn.
La enloĝantoj de Bukan partoprenis en la revolucio en Irano en 1979, kaj poste partoprenis la movadon por kurda aŭtonomeco.