Bundestag
El Vikipedio
Bundestag (oficiale Deutscher Bundestag, t.e. Germana Federacia Konferenco) estas la nomo de la germana parlamento. Ĝi estas elektata kutime ĉiun kvaran jaron rekte de la germana popolo. Unuafoje ĝi elektiĝis la 14-an de aŭgusto 1949.
La Bundestag decidas pri la ŝtataj ("federaciaj") leĝoj kaj elektas la kancelieron. Laŭleĝe ĝi konsistas principe el 598 parlamantanoj, sed tiu nombro kutime iom plialtiĝas depende de la nombro de parlamentanoj rekte elektitaj en iuj balotaj distriktoj. Ekzemple la 16-a Bundestag elektita en 2005 konsistas el 614 anoj.
Parto de la germanaj ŝtataj leĝoj bezonas aprobon de la Federacia Konsilio (Bundesrat) por validigi.
Pro decido de 1991 la Bundestag translokiĝis en 1999 de Bonn al la Regna Parlamentejo (Reichstagsgebäude) en Berlino.
[redaktu] Seĝoj laŭ partioj en la 16-a Bundestag (2005-2009)
+ | CDU / CSU: 226 (35,2 %) |
+ | SPD: 222 (34,2%) |
+ | FDP: 61 (9,8%) |
+ | Die Linkspartei: 54 (8,7%) |
+ | Bündnis 90/Die Grünen: 51 (8,1%) |