Kanceliero (Germanio)
El Vikipedio
La kanceliero (germane Kanzler; esperante ankaŭ ĉefministro) estas la estro de la registaro de Germanio. Li (aŭ ŝi) nomumas la ministrojn kaj direktas la politikon de Germanio.
Laŭ la protokolo li estas la tria post la prezidento kaj la prezidanto de la parlamento Bundestag, tamen fakte oni konsideras lin la plej potenca germana politikisto.
La kanceliero estas elektata de la parlamento Bundestag. Ekzistas eblo pri malpli longa oficperiodo per konstruktiva voĉdono pri malfido. La nuna kanceliero estas Angela Merkel, politikisto de la partio CDU.
[redaktu] Kancelieroj ekde 1949
Ekde | Ĝis | Nomo | Partio |
---|---|---|---|
15-09-1949 | 15-10-1963 | Konrad Adenauer | CDU |
16-10-1963 | 01-12-1966 | Ludwig Erhard | CDU |
01-12-1966 | 21-10-1969 | Kurt Georg Kiesinger | CDU |
21-10-1969 | 06-05-1974 | Willy Brandt | SPD |
06-05-1974 | 01-10-1982 | Helmut Schmidt | SPD |
01-10-1982 | 27-10-1998 | Helmut Kohl | CDU |
27-10-1998 | 22-11-2005 | Gerhard Schröder | SPD |
22-11-2005 | ? | Angela Merkel | CDU |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.