Buza
El Vikipedio
Buza (hungare Buza, germane:Besotten) estas komunumo en Rumanio oriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 2004 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1506 (rumanoj, 46% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1220. En 1507 ĝi estis kamparurbo. En 1602 Giorgio Basta forbrulis ĝin kaj ĝia saksa loĝantaro pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Administre apartenas al ĝi Rotunda.