Diskuto:Campinas
El Vikipedio
[redaktu] Pri kelkaj aferoj
Mi pensas, ke la kunmetaĵo "landinterno" ne tute samsignifas al la brazila esprimo "interior", kiu enhavas ideon pri ekster-ĉefurbeco; ĉu Campinas estas ja pli granda ol San-Paŭlo?
Alie, ĉu "conceição" el "Nossa Senhora da Conceição" ne temas pri gravedo, nasko, akuŝo aŭ io simila? Raoni Sousa 15:49, 17. Aŭg 2006 (UTC)
[redaktu] Pri la vorto "landinterno"
> Mi pensas, ke la kunmetaĵo "landinterno" ne tute samsignifas al la brazila esprimo "interior",
> kiu enhavas ideon pri ekster-ĉefurbeco; ĉu Campinas estas ja pli granda ol San-Paŭlo?
Ne, kompreneble ne pli granda... :-) Kaj la urbo efektive ne estas eĉ la dua plej granda urbo, kiel oni antaŭe asertis en la artikolo. Guarulhos estas la dua, sed preskaŭ fandita al la ĉefurbo São Paulo, oni ofte preteratentas ĝin, kiel apendicon.
Vi pravas ke ni havas por tiu koncepto "interior" specialan specialan signifon "neĉefurba". Sed la esprimo sonas al mi stranga en normala esperanta uzo. Ĉar inter centoj kaj centoj da urboj, nur unu estas la ĉefurbo. Santos estas la plej granda marborda urbo en São Paulo, Campinas la plej granda en la landinterno.
Antaŭ kelkaj jaroj okazis diskuto pri tio kaj la pli ofta "internlando". La argumentoj por "landinterno", aldone al la prononcebleco, konvinkis min. NPIV cetere jam registras ĝin: "landinterno. Parto de lando, situanta pli malproksime de la marbordo". Ne temas evidente pri laŭlitera marborda malproksimo, ĉar ĝi ne estus aplikebla por ŝtatoj sen marbordo, ĉu ne? :-)
> Alie, ĉu "conceição" el "Nossa Senhora da Conceição" ne temas pri gravedo, nasko, akuŝo aŭ io simila?
Pravege!!! Mi tuj korektis ĝin al "Koncipo". Koran dankon!