Canoas
El Vikipedio
Municipo de Canoas | |
---|---|
Brazilo | |
Suda Rio-Grando | |
Metropolita Duonregiono de Porto-Alegro | |
Tremalgranda Regiono Porto-Alegro | |
Popolnomo: | Canoense - (kanoano, esperantlingve). |
Municipo starita je: | 27/6/1939 |
Areo: | 131,1 km² (FEE/2003) |
Loĝantaro: | 318.597 (FEE/2003) |
PIB: | R$ 6.576.353.077 (FEE/2001) |
Canoas (kanoas) estas municipo kaj urbo de subŝtato Suda Rio-Grando, Brazilo kun areo de 131,1 kvadrataj kilometroj. Tie estis unue haveno en la rivero Sinos, kiun multaj boatoj uzis, do la vilaĝo estis nomata "Porto das Canoas", (Haveno de la Boatoj). Dum jarcentoj, la vilaĝo vivis per plantado de rizo kaj . La rivero Sinos tre suferas per ekologiaj problemoj, kiel malpuraj afluoj, troa fiŝkaptado, kaj industria poluo. Ĝiaj akvoj ne estas trinkeblaj.
Diversaj industrioj estas en la urbo: Perdigão, AGCO Massey Ferguson, Springer Carrier kaj REFAP S/A - Refinaria Alberto Pasqualini (Petrobras kaj Repsol-YPF).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.