Carlos Domingues
El Vikipedio
EdE-D Brazilaj geesperantistoj
Carlos Augusto GUIMARÃES DOMINGUES (karluz aŭgustu gimarãjnz domingiz), (naskiĝis en la 5-a de majo 1896 en Recifo, mortis la 22-an de februaro 1974 en Rio de Janeiro) estis unu el la plej elstaraj figuroj en la historio de la Esperanto-movado en Sud-Ameriko.
Brazilano, doktoro, advokato, prezidanto de BKE depost 1923, vicprezidanto de BLE, ĉefdelegito de UEA, redaktoro de Brazila Esperantisto. Esperantisto ekde 1909. En 1938 translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Estrarano de Brazila Geografia Societo. Dumviva membro de Brazila Ĵurnalisma Asocio. Redaktoro de oficialaj revuoj de Brazila Geografia Societo de Kontoscienca Societo kaj de Brazila Esperanto-Ligo. Sub-prokuroro de Nacia Kontkontrola Tribunalo. Profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejrio. Reprezentis la registaron ĉe la 18-a kaj 21-a UK-j. Lingva Komitatano de 1932, akademiano ekde 1949. Komitatano de UEA ekde 1935 ĝis la morto. Kunredaktas kompletan Portugala-Esperantan vortaron kaj verkis multajn verketojn. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Emerita profesoro pri juro, elstara tradukisto kaj vortaristo, d-ro Domingues aktivis en la Movado pli ol 60 jarojn, plenumante plej diversajn elstarajn funkciojn en la landa kaj internacia Esperanto-movado: prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, ĉefredaktoro de Brazila Esperantisto, ĉefdelegito de UEA, komitatano de UEA, akademiano. D-ro Domingues estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, kunaŭtoris plurajn vortarojn kaj multe tradukis el la portugala. Li kunlaboris ankaŭ en la antaŭ nelonge aperinta Internacia komerca-ekonomika vortaro.-
[redaktu] Verkoj
- Congresso universal de Esperanto (1947)
- Vocabulário português - Esperanto, Esperanto - português (1977, 1982)
[redaktu] Tradukoj
- O rádio em 16 palestras (1940), de Eugène Aisberg (kun A. Couto Fernandes);
- La krimo, rakonto de Olavo Bilac (en Antologio de brazilaj rakontoj, 1953);
- Zamenhof: iniciador do Esperanto (1959), de Anastasio López Luna.