Akademio de Esperanto
El Vikipedio
Esperanto > Lingvaj institutoj > Akademio de Esperanto < Akademio
La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la aliaj nacilingvaj Akademioj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato.
En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".
[redaktu] Sekcioj
La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso.
Nun (en Februaro 2005) ekzistas la jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo kaj Prononco.
[redaktu] Konsultejo
La Akademio de Esperanto en 1999 starigis komisionon Konsultejo de la Akademio, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.
[redaktu] Decidoj kaj rekomendoj
- Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2007)
- Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio (2007)
- Pri landnomoj (1974, 1985, 1989, 2003)
- Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno (1990)
- Rekomendoj pri propraj nomoj (1989)
- Pri pasivaj participoj (1967 kaj 1989)
- Esprimo de la aganto en komplementa funkcio" (1986)
- Pri niaj alfabeto kaj ortografio" (1982)
- Pri la vorto 'po' (1974)
- Pri kelkaj misuzoj (1973)
- Pri la refleksivo (1971)
- Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado (1967)
[redaktu] Membraro
La Akademio konsistas el 45 membroj, kiuj estas nomumitaj por periodo de 9 jaroj. Nova membro devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj Akademianoj. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, Esperanto-pedagogoj aŭ verkistoj. Eminentaj personoj povas esti nomumitaj "korespondentan membron" de la Akademio.
La Akademio de Esperanto konsistis en marto 2006 el jenaj personoj:
- S-ro Dao Anh Kha
- S-ino Perla Ari-Martinelli
- D-ro Aŝvinikumar
- S-ro Marc Bavant
- S-ro Gersi Alfredo Bays
- S-ro Vilmos Benczik
- S-ro Gerrit Berveling
- D-ro Werner Bormann
- D-ino Marjorie Boulton
- S-ro André Cherpillod
- D-ro Renato Corsetti
- Prof. Probal Dasgupta
- S-ro Edwin de Kock
- S-ro Michel Duc-Goninaz
- S-ro Gbeglo Koffi
- S-ro Liven Dek
- S-ro Ottó Haszpra
- Prof. Christer Kiselman
- D-ro Boris Kolker
- D-ino Koutny Ilona
- Prof. Erich-Dieter Krause
- Prof. Sergeo Kuznecov
- Prof. Jouko Lindstedt
- S-ro Laŭlum
- D-ro François Lo Jacomo
- S-ino Anna Löwenstein
- D-ro Carmel Mallia
- Prof. Geraldo Mattos
- S-ro Stefan Maul
- Prof. Carlo Minnaja
- S-ro Brian Moon
- S-ro Andrzej Pettyn
- S-ro Sergej B. Pokrovskij
- S-ro Otto Prytz
- S-ro Baldur Ragnarsson
- S-ro Flavio Rebelo
- S-ro Francisko Simonnet
- S-ro Trevor Steele
- S-ino Spomenka Štimec
- D-ro Humphrey R. Tonkin
- Prof. Amri Wandel
- D-ro John C. Wells
- S-ro Bertilo Wennergren
- S-ro XIE Yumin
- S-ro Yamasaki Seikô