Casa Milà
El Vikipedio
La Casa Milà, situata en la urba distrikto Eixample de Barcelono (Passeig de Gràcia No. 92), estis konstruata ekde 1906 kaj finata en 1910 de Antonio Gaudí por la familio Milà. Ĝi estas fama konstruaĵo de la secesia stilo.
La konstruaĵo havas du internajn kortojn, danke al kiuj la loĝejoj ricevas sufiĉe da lumo kaj freŝa aero. Ĝi estas konstruita precipe je betono kaj fero. Ĝi ankaŭ nomiĝas La Pedrera (ŝtonminejo) pro ĝia ŝtona fasado.
En la konstruaĵo estas luataj loĝejoj, sed oni povas viziti kelkaj loĝejojn, kiuj estas meblitaj kun originala objektoj de la frua 20a centjaro. Ankaŭ povas esti vizitata la tekto kun ĝiaj skulpturoj.
La Casa Milà estas monda kultura heredo de la UNESCO ekde la jaro 1984 kaj apartenas al la Caixa de Catalunya (banko de Katalunio).