Celestin Rousseau
El Vikipedio
Celestin ROUSSEAU [ruso], (ps. Aspido), franco, farmaciisto. Naskiĝis en la 22-a de septembro 1861 en Le Portel (apud Boulogne-sur-Mer). Paroladisto ĉe la Societoj de Ruĝa Kruco; komitatano de diversaj farmaciistaj societoj en Francujo kaj korespondanto de eksterlandaj societoj. Plurfoje raportis ĉe Internaciaj Kongresoj de Farmaci-societoj pri la Unueco de la Sciencaj Nomenklaturoj. Verkis plenan liston de la drogoj de 16 naciaj farmakopeoj kun Esperanta traduko. Esperantiĝis en 1902. Fondis grupon en Levallois-Perret. Estis komitatano de la Societo Esperanto-Croix-Rouge. Administranto de SFPE (1912-22). Sekretario de ISAE. Organizis kun Rollet de l' Isle la Internacia Konferencon por la Scienco, Paris, 1925. Vicprezidanto de la Pariza grupo. Ĝenerala sekretario de „La Maison de l' Esperanto“, de la fondo (1928). L. K. 1924. Sekretario de la Sekcio pri teknikaj vortaroj. Skribis en „Scienca Revuo“, en „Internacia Medicina Revuo“, k. a. Verkis: „Poliglota Vade-mecum de Internacia Farmiacio“, 1911, kies unu volumo ekzistas en ĉiuj Universitataj bibliotekoj en la mondo, kaj en kiu Esperanto estas la ĉefa lingvo. L. BASTIEN