Charles Dickens
El Vikipedio
Charles DICKENS [ĈARels DIKens] (naskiĝis la 7-an de februaro, 1812, mortis la 9-an de junio, 1870) estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento.
Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield.
Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj.
Dickens ĉiam estis ravita de la teatro. Dum ioma tempo li gvidis teatran grupon kaj ekde 1858 li regule prelegis en humure teatreca formo.
Dickens mortis en 1870 ĉe Godshill Place apud Rochester.
[redaktu] Verkoj
- Sketches by Boz (1836)
- Pickwick Papers (1836/37)
- Oliver Twist (1838)
- A Christmas Carol (1843)
- The battle of life (1846)
- The life of our Lord (1846)
- David Copperfield (1849/50)
- Bleak House (1852)
- Hard Times (1854)
- Little Dorrit (1855-57)
- Rakonto pri Du Urboj (A tale of two cities) (1859)
- Grandaj Anticipoj (Great Expectations) (1861)
[redaktu] En Esperanto aperis
- La Batalo de l' Vivo. (The battle of life.) Tradukis el germana traduko L. L. Zamenhof.
- [1-a eldono.] En: La Esperantisto, 1891.
- [2-a eldono.] London: Stead; Paris: Hachette, [proksimume 1910]. 88 paĝoj.
- 3-a eldono. Amsterdam: Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, [1955]. 128 paĝoj.
- 4-a eldono. Saarbrücken: Iltis, 1982. 93 paĝoj.
- Reta eldono. Tyresö: Inko, 2001. ISBN 91-7303-100-3. 106 paĝoj.
- Kristnaska Sonorado. (A Christmas carol.) Konciza versio de la rakonto. El la angla tradukis Martyn Westcott.
- London: Review of Reviews Office, 1905. 83 paĝoj.
- Kristnaska kanto. Lingve redaktis Margaret Munrow. Tyresö: Inko, 2000. ISBN 91-7303-071-6. 76 paĝoj.
- Bardell kontraŭ Pickwick. Proceso eltirita el la romano Pickwick Papers, dramatiga kaj esperantigita de William Morrison. London: La Tria Kongreso, 1907. 21 paĝoj.
- La vivo de nia sinjoro Jesuo. (The life of our Lord.) Tradukis Montagu C. Butler. London: Esperanto Publishing Company, 1934. 117 paĝoj.
- El la Londona skizlibro (Sketches) (= Muusses Esperanto-Biblioteko 17). El la angla lingvo tradukis Fred Wadham. Purmerend: Muusses, [1938]. 31 paĝoj.
- En Angla antologio, volumeno 2, Rotterdam: UEA, 1987, paĝoj 200 ĝis 223:
- El Rakonto pri du urbegoj. (A tale of two cities.)
- En la kancliera juĝejo. Ĉapitro 1 el Bleak House.
- Ĉapitro 11 el David Copperfield.
- La rakonto de la infano. El la angla tradukis G. M. Hayton. En: Uzino 6. [Tyresö:] Inko, 2003. ISBN 91-7303-202-6. Paĝoj 75 ĝis 81.