Charles Kasiel Bliss
El Vikipedio
Karlo BLISS estis naskita kiel Karl Kasiel BLITZ en la jaro 1897 en Cernivzi (tiam Aŭstrio-Hungario, nun Ukrainio). Li studis ĥemion, kaj laboris en patentoficejo. Dum la dua mondmilito li ŝanĝis sian nomon al Charles BLISS kaj rifuĝis en Ŝanhajo. Poste li vivis en Aŭstralio, en Sidnejo, kie li mortis je la 13-a de julio 1985. Li aŭtoris la pasigrafion Blissymbolics.