Cheb Mami
El Vikipedio
Ŝab Mami (Cheb Mami)
Ŝab Mami kunigas la muzikon de araba okcidento (Alĝerio, Maroko, Tunizio, Libano kaj Libio) kun eŭropaj tradicioj kaj moderna pop-muziko. Li perfekte posedas nacian araban kantadstilon rai, kio estis la kialo de apero de lia alnomo "Princo de rai" (laŭ nomo de lia albumo). Ŝab Mami miksas rai kun franca kanzono kaj ritmoj de diskoo kaj fanko, kio determinas lian specifan kolorriĉan kantadmanieron.
Ŝab Mami (lia vera nomo estas Khelifati Mohamed) naskiĝis je la 11 de julio 1966 en la alĝeria urbeto Saida. Komence frua infanaĝo li turnis al si la regardon de liaj amikoj kaj najbaroj per liaj neordinaraj voĉaj fakultoj - per akuta, fleksebla, virtuoza kaj tre anima voĉo. Je jaro 1982 li gajnis la duan premion en la loka konkurso de talantuloj, tiamaniere li obtenis eblecon prezenti sian arton en radio kaj post li registris kelkajn kasetojn. Tamen, tia aktiveco nesekvigis la financan prosperon al Ŝab. Elservinte en la alĝeria armeo jare 1985 Mami, kiel multo da liaj samcivitanoj, direktis sin al Parizo serĉinte agnoskon kaj stabilecon.
En Parizo post la partopreno en kelkaj festivaloj kaj koncertoj, Ĉeb estis taksita laŭ digno. Elsendo de lia unua albomo "La princo de Rai" ("The Prince of the Rai") (distribuo de kia estis pasita tutmonde) alportis lin grandan sukceson. Albumo estis platena. Kiel Khaled (kiu estis tiatempe jam tre konata artisto) kaj aliaj arabaj artistoj, Ŝab Mami obtenis reputacion de kantisto konatanta de la eŭropa publiko kun muziko de rai, kio certigis lian sekvon albumo "Lasu min rai" ("Let me rai") jare 1990.
En la jaro 1999 Ŝab Mami kantis kun populara franca kantisto Sting - do aperis la kanto "Rozo de dezerto". Sting persistis en uzado de araba teksto en la kanto, malgraŭ produktoroj diris, ke tio povus forpuŝi okcidenton publikon.