Libano
El Vikipedio
http://www.forze-libanesi.org Geografio > Azio > Libano
Libano - (Lubnan, لبنان) - lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo. Kromnomo: Lando de la cedroj aŭ Cedrolando (cedro estas la emblemo de la nacia flago).
- Landkodo: LB.
- E-nomo: mallonge Libano; oficiale, Libana Respubliko.
- Nacia nomo: Al-Ĝumhurija al-Lubnanija.
- Areo: 10.400 kv.km.
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Emile Lahud.
- Ĉefurbo: Bejruto (900 mil).
- Urboj: Tripolo (500 mil), Saida (105 mil).
- Loĝantaro: 4.005.000 (1995), inter ili libananoj 79,5%, palestinanoj 9,0%, armenoj 5,6%.
- Ŝtatlingvo: araba lingvo.
- Kredantoj: Libana loĝantaro estas de komplika konfesa konsisto. Ili dividiĝas je kelkaj religiaj komunumoj: kristanoj - maronitoj, ortodoksuloj, protestantoj, islamanoj - sunaistoj, ŝijaistoj, kaj druzoj. Tia religia konsisto kaŭzis ekziston de siaspeca politika sistemo. En 1943 dum deklaro de sendependeco adoptis nacian ĉarton, laŭ kio prezidento de la lando devis esti kristana maronito, ĉefministro - islamano-sunaisto, kaj prezidanto de parlamento - islamano-ŝijaisto. Ĉi-tiu interkonsento estis bazita sur la rezultoj de la unua popolnombrado, kiu montris ke kristanoj konsistigas 60%-ojn de la loĝantaro. Post tio, popolnombrado plu ne okazis kaj ŝajnas, ke religia konsisto ŝanĝiĝis per plimulto de islamanoj. La provoj revizii nacian ĉarton kaŭzis kontraŭstaron inter religiaj komunumoj kaj longdaŭran civilan militon, kiu daŭris ĝis la 1990-aj jaroj, engaĝante Sirion, Israelon, Iranon, OPL-n kaj Usonon.
- Eksporto: vesto, juvelaĵo, frukto.
- Pokapa GNP: 2.660 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Heredaĵo: Baalbek (ruinoj de romia templo), Byblos (ruinoj de klasika epoko), Kadiŝa gorĝo (belega montara pejzaĝo), Tripolo (fortikaĵo de kruckavaliroj kaj mezepoka araba urbo). La cedroj de la Libana Montaro estas cititaj en Biblio. (ankaŭ Libana cedro) Nuna Libano koincidas kun antikva Fenicio.
[redaktu] historio
|
![]() |
---|---|
Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Saŭda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE |
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.lebanon-tourism.gov.lb
http://www.presidency.gov.lb
http://www.informs.gov.lb/EN/Main/index.asp?
http://www.auswaertiges-amt.de/www/de/laenderinfos/laender/laender_ausgabe_html?type_id=14&land_id=94
http://www.lebweb.com/
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
[redaktu] aktualaĵoj
Fine de julio 2006, Israelo ekbombadis la flughavenon de Bejruto kaj la infrastrukturon de la tuta lando, kaj per terarmeo atakis vilaĝojn kaj urbojn tenatajn de la ŝijaisma Hizbolaho.
Vidu analizon de tiu milito de Gresh: "Palestino, Libano, Irano - Plenpovo por fajrigistoj", en {Le Monde diplomatique en Esperanto}, aŭgusto 2006.