Chichén Itzá
El Vikipedio
Chichén Itzá estas ruinejo en Jukatano (Meksiko), ĉ. 120 km oriente de Mérida. Ĝi estis loĝata ekde 400 far majaoj kaj kiun lokon konkeris la toltekoj ĉ. 1000. Post la translokiĝo de la politika centro al Mayapán en ĉ. 1300, okazis longa disfalo.
Laŭ arkeologaj studoj, Chichén Itza apartenas al Piramidoj de Kukulcán (El Castillo). Pliaj gravaj memoraĵoj estas la grandega pilkoludejo kaj la "Caracol" (heliko) nomata observatorio. Sur la norda flanko de la parko troviĝas Cenote kun arkeologiaj tombejoj.
En Chichén Itzá, oni trovis 7 ludkampojn por ludi la mezamerikanajn pilkoludojn. La plej granda estas granda 166 per 68 metroj kaj tiel al plej granda pilkoludkampo en malnova Mezameriko.