Clément Pansaers
El Vikipedio
Clément PANSAERS (naskiĝinta en 1885 - mortinta en 1922) estis la ĉefa proponinto de la Dada movado en Belgio.
Li ekverkis poezion en 1916 post esti forlasinta sian karieron kiel Egiptologo. Kune kun pluraj membroj de la brusela avangarda rondo, li fondis la revuon Résurrection, kiu eldonis fruajn tekstojn de Carl Einstein, Pierre Jean Jouve, Franz Werfel, kaj aliuloj.
Lia unue ĝuste dadaisma verko, Pan-Pan au Cul du Nu Nègre, estis eldonita en 1920. Tiu ĉi broŝureto, kune kun Bar Nicanor (1921), estis legitaj kaj admiritaj per samtempuloj James Joyce, Ezra Pound, Theo Van Doesburg, Francis Picabia kaj André Breton.
Pansaers transloĝiĝis al Parizo en 1921, kie li partoprenis la dadaismajn manifestaĵojn ĝis sia frua morto pro la malsano de Hodgkin.
[redaktu] Referenco
Tiu ĉi artikolo estis rektre tradukita el la angla versio je la 7-a de februaro, 2007. Bibliografio troviĝas en tiu artikolo.
[redaktu] Eksterkaj ligiloj
- Informoj pri Pansaers ĉe la Internacia Dadaisma Arĥivo (en la angla)
- Pan ! Pan ! Pansaers, artikolo kaj biografio de Clément Pansaers de Bernard Pokojski en la revuo Paroles (n° 201)