Csantavér
El Vikipedio
Csantavér (serbe Чантавир) estas vilaĝo en Serbio kun hungara plimulto (ĉ. 10.000).
La unua skribita dokumento estas el 1462, kiam reĝo Mathiaso donacis la vilaĝon CHONTAFEYER al sia patrino Szilágy Erzsébet.
La vilaĝo verŝajne senhomiĝis fine de la 17-a jarcento pro la daŭraj bataloj. La teritorio alvenis al la urbo Szabadka en 1702. En 1779 la urbo Szabadka akiris la titolon de la libera reĝa urbo
La titoldona letero ordonas homigi Csantavér. La unua setlanto estis Kecskés János, sed en 1787 jam 816, 6 jarojn poste loĝis tie 1348 homoj. La unua oficiala sigelo de la vilaĝo estis ricevita en 1783 kun la surskribo „SIGILLUM POSSESSIONIS CSANTAVÉR 1783”.
La unua preĝejo estis konstruita en 1815, la unua instruisto estis Harczy Mihály ekde 1800.
Sekaj, vaporaj muelejoj, brikofabriko (1910) donis laboreblecojn
En 1879 fondiĝis Csantavéri Egyesült Ipartársulat (Industria Asocio de Csantavér) kun prezidanto de Matuska József.
[redaktu] Preĝejo de Csantavér
Ĝi konstruiĝis en 1929 laŭ planoj de inĝeniero Molcer Károly sur la loko de la malnova preĝejo.
En la vilaĝo naskiĝis Szilveszter Matuska, hungara teroristo.