Cuzdrioara
El Vikipedio
Cuzdrioara (kuzdrioara) (hungare: Kozárvár) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Dej. En 1910 ĝi havis 1 731 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 189 (rumanoj, 7% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1234. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis originale hungara vilaĝo, la rumanoj loksidiĝis post 1730. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Szolno-Doboka vármegye). Administre apartenas al ĝi Mănăşturel.